factograf
EO

John Mayer

John Mayer

Key facts

naskiĝdato1977-Oktobro-16
lernejoBerklee College of Music
okupogitaristo, kantaŭtoro, kantisto
naskiĝlokoBridgeport
honorigoPremio Grammy por la Plej Bona Vira Popa Voĉa Interpreto
ĝenroalternativa rokmuziko

John Clayton MAYER estas usona kantisto-kantoverkisto, gitaristo kaj produktoro. Li naskiĝis en Bridgeport (Konektikuto), kaj studis en la Berklee College of Music en Bostono, sed li translokiĝis al Atlanta en 1997 kun Clay Cook. Kune, ili formis duhoman mallongdaŭran bandon nome Lo-Fi Masters. Post ties disiĝo, Mayer plue ludis en lokaj kluboj, rafinante siajn kapablojn kaj akirante publikon. Post sia apero en la festivalo de 2001 South by Southwest, li subskribis kontrakton kun Aware Records, kaj poste kun Columbia Records, kiu publikigis lian unuan muzikalbumeton, nome Inside Wants Out. Liaj postaj du muzikalbumoj — nome Room for Squares (2001) kaj Heavier Things (2003) — sukcesis komerce, atingante mult-platenan statuson. En 2003, li ricevis la premion Grammy por la Plej Bonkvalita Popkantisto pro la unuopaĵo "Your Body Is a Wonderland".

Ĉirkaŭ 2005, Mayer disapartiĝis el la akustika muziko kiu karakterizis liajn dekomencajn registrojn, kaj komencis ludi la muzikon de bluso kaj rokenrolo kiu dekomence influis lin kiel muzikiston. Li kunlaboris kun blusartistoj kiel B. B. King, Buddy Guy kaj Eric Clapton. Forminte la grupon John Mayer Trio, li publikigis koncertalbumon en 2005 nome Try!, kaj sian trian studialbumon nome Continuum en 2006. Ambaŭ albumoj ricevis kritikan laŭdaron, kaj Continuum havigis al Mayer en 2007 premion Grammy por la Plej Bonkvalita Voĉalbumo. Li ankaŭ ricevis Grammy por la Plej Bonkvalita Popkantista Ludado pro "Waiting on the World to Change". Post tiu albumo sekvis Battle Studies en 2009, reveno al pop, kun turneo Battle Studies World Tour.

Post kvereloj kun amaskomunikiloj, Mayer retiriĝis el publika vivo en 2010 kaj eklaboris por sia kvina studialbumo, Born and Raised, kiu havis inspiron el la popmuziko de la 1970-aj jaroj de Laurel Canyon. Tamen, la malkovro de granulomo ĉe liaj voĉaj kordoj prokrastis la aperon de la albumo ĝis majo 2012, kaj devigis lin nuligi la planitan turneon. La albumo ricevis ĝenerale favoran akceptadon, kvankam ĝi estis malpli sukcesa komerce ol la antaŭa laboro. Mayer ekkantis denove en januaro 2013, kaj tiun jaron li publikigis sian sesan studialbumon, nome Paradise Valley, kiu inkludis kontremuzikajn influojn. Ĉirkaŭ 2014, li estis vendinta sume ĉirkaŭ 20 milionoj da albumoj tutmonde. Post kiam li interesiĝis en la bando Grateful Dead kaj kontaktiĝi kun Bob Weir, Mayer formis Dead & Company kun tri iamaj muzikistoj el Grateful Dead. La koncertoj de tiu bando estis bone ricevitaj, kaj ili faris turneojn en 2015, 2016, kaj 2017.

La duaranga kariero de Mayer celas etendon al televido, komedio kaj ĵurnalismo; li aŭtoris kolumnojn por gazetoj kiel Esquire. Li subtenas diversajn kampanjojn kaj muzikis por bonfara agado. Li estas hobiulo de horloĝoj (li taksas sian kolekton je "dekoj da milionoj" de dolaroj), kaj kontribuas al la retejo pri horloĝoj Hodinkee, kaj estis en la ĵurio de la premio Grand Prix d’Horlogerie de Genève.

Diskaro

  • Room for Squares (2001)
  • Heavier Things (2003)
  • Continuum (2006)
  • Battle Studies (2009)
  • Born and Raised (2012)
  • Paradise Valley (2013)
  • The Search for Everything (2017)

Read next

In 56 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article