factograf
EO
Sign in

Usona religiestro (1931–1978)

Jim Jones

Jim Jones

Key facts

naskiĝdato1931-Majo-13
mortdato1978-Novembro-18
lernejouniversitato Butler
okupomurdinto, pastro, kultgvidanto
partioKomunisma Partio de Usono

James Warren «Jim» JONES (Crete, Indianao; 13-a de majo 1931 – Jonestown, Gujano; 18-a de novembro 1978) estis usona pastoro, fondinto kaj estro de la sekto Templo de la Popolo, fama pro la kolektiva memmortigo farita la 18an de novembro 1978 fare de 917 de ties membroj en Jonestown (Gujano),​ kaj la murdo de kvin individuoj sur proksima aerodromo, inter kiuj la usona kongresisto Leo Ryan. Ĉirkaŭ de 200 infanoj estis murditaj en tiu okazaĵo en Jonestown, preskaŭ ĉiuj per venenigo per cianido.​ Jones mortis pro kuglovundo al la kapo plej verŝajne farita de li mem.

James naskiĝis en Indianao kaj li startigis sian templon en la 1950-aj jaroj. Poste li translokiĝis kun la templo al Kalifornio meze de la 1960-aj jaroj kaj elstariĝis per la translokigo de la centra sidejo de la templo al San Francisco komence de la 1960-aj jaroj.

Bibliografío

  • Jonestown: The Life and Death of Peoples Temple Arkivigite je 2009-03-14 per la retarkivo Wayback Machine. American Experience, PBS.org.
  • Reiterman, Tim kaj John Jacobs. Raven: The Untold Story of Rev. Jim Jones and His People. Dutton, 1982. ISBN 0-525-24136-1.
  • Servando Rocha, Jim Jones. Prodigios y milagros de un predicador apocalíptico, La Felguera, 2011.
  • Vial, Franck. Recordead: The Jonestown Tapes. Kindle Direct Publishing, 2014.


Read next

In 48 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article