factograf
EO
Sign in

usona aktorino

Jennette McCurdy

Jennette McCurdy

Key facts

naskiĝdato1992-Junio-26
okupoaktoro, kantaŭtoro, kantisto
naskiĝlokoLos-Anĝeleso
ĝenropop-muziko

Jennette Michelle Faye McCURDY (naskita la 26-an de junio 1992, en Long Beach, Kalifornio) estas usona aktoro, filmisto kaj kantistino-kantverkisto. Ŝi estas plej konata pro sia rolo kiel Sam Puckett en la televidserio iCarly de Nickelodeon kaj ĝia kromprodukto, Sam and Cat, ankaŭ ĉe Nickelodeon.

Ŝi ankaŭ publikigis du unuopaĵojn. Ŝi ankaŭ aperis en pluraj aliaj serioj, kiel ekzemple Sam and Cat, Zoey 101, Malcolm in the Middle, Will & Grace, Strong Medicine, Law & Order: Special Victims Unit, The Inside, True Jackson, VP, kaj Judging Amy .

Ŝia libro, I'm Glad My Mom Died (Mi estas feliĉa ke mia patrino mortis), rakontas, interalie, pri ŝia tempo kiel infanstelulo ĉe Nickelodeon.

Ŝia lasta rolo estis en la Netflix-serio Between, antaŭ ol ŝi retiriĝis de aktorado kaj komencis verki kaj redakti. Ŝi nuntempe havas la podkaston Empty Inside .

Eksteraj ligiloj

Read next

In 51 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article