factograf
EO
Sign in

Ina sekso

Ina sekso

La ina sekso (malofte femala sekso derivata de femalo aŭ ankaŭ femina sekso) estas en la duseksa generado la sekso, kiu disponas la pli grandajn gametojn, ĉe animaloj (kaj homoj) nomataj ovoĉeloj. Tiuj koncipiĝas pere de la pli malgrandaj gametoj (spermatozooj) de la vira sekso, por ke ekestu ido.

Ĉe homoj inecon markas multaj biologaj kaj sociaj faktoroj. La biologiaj inaj signoj de homoj estas:

Ĉe bestoj ekzistas diversaj meĥanismoj, kiuj determinas la sekson de individuo: La malinaj abeloj generiĝas el nekoncipitaj ovoj, la inaj el la koncipitaj. Ĉe kelkaj krokodilspecioj kaj aliaj reptilioj la sekso decidiĝas laŭ la temperaturo, per kiu la ovoj elkoviĝas. Ĉe birdoj la virseksuloj havas du egalajn seksajn kromosomojn, kaj la inaj birdoj diferencajn. La duseksa generado evoluis kelkajn fojojn sendepende.

La ina sekso ofte signiĝas per ♀, la stiligita spegulo de la diino Venuso.

Read next

In 117 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article