

Demografio
En 2022 Imabari havis populacion de 152 111. La loĝantaro kulminis en la 1950-aj jaroj.
Geografio

Historio
La areo de aktuala Imabari dum la historio longe estis strategia punkto, tial fortikaĵo konstruiĝis, kiu formas la kernon de la moderna urbego. La urbo Imabari estis kreita en 1889 laŭ la moderna municipsistemo, al kiu proksima vilaĝo aliĝis en 1920. La tekstila kaj ŝipkonstruada industrioj forte helpis la evoluon en la frua 20-a jarcento. Imabari kaj estis levita al urbostatuso en 1940. La grandurbo estis bombita tri fojojn en finaj monatoj de la 2-a mondmilito, 80% de la urbocentro estis detruita. La urbo rekonstruiĝis rapide en la postmilita epoko. En 2005 multe da urboj kaj vilaĝoj pligrandigis areon de Imabari.
Ekonomio
Haveno de Imabari estis longe estis komerca centro ene de Ŝikokuo. Tamen pli gravas la ŝipkonstruado kaj la maraj servaj instalaĵoj (kontenera haveno, ŝipkonstruaj uzinoj). En la urbego oni prilaboras kotonojn, oni produktas precipe mantukojn, krome ekzistas tinkturfarba industrio.
Eduko
En Imabari universitato, alia fakultato kaj altlernejo funkcias.
Trafiko
Imabari havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn, krome signifan havenon. Impona ponto faras kontakton kun la insulo.
Klimato
Imabari situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1326 milimetrojn, vintre malofte neĝas.
Vidindaĵoj
Famaj nomportantoj









