factograf
EO
Sign in

brita romanisto kaj scenaristo

Helen Fielding

Helen Fielding

Key facts

naskiĝdato1958-Februaro-19
lernejoKolegio Sankta Anno
okupoverkisto, ĵurnalisto, romanisto

Helen FIELDING (naskita la 19-an de februaro 1958 en Morley, Okcidenta Jorkŝiro) estas brita verkistino kaj ĵurnalistino, plej konata pro siaj romanoj pri Bridget Jones.

Verkado

Ŝia unua libro, la satira novelo The Reason for Success (La Kialo de Sukceso), estis publikigita en 1994. La libro baziĝis sur la spertoj de la aŭtorino dum filmado de dokumentarioj en Afriko. Helen Fielding fariĝis vaste konata pro sia romano Bridget Jones's Diary (La Taglibro de Bridget Jones), publikigita en 1998 kaj naskita de kolumno, kiun ŝi verkis por The Independent. La sukceson de la libro sekvis daŭrigo, Bridget Jones: The Edge of Reason (1999), kaj poste nova verko pri la aventuroj de la nova heroino de Helen Fielding, Olivia Joules: Or, The Fervent Imagination (2003).

Pluraj sukcesaj filmoj estis faritaj surbaze de ŝiaj libroj.

Verkaro

  • Cause Celeb (1994) estas satiro, bazita sur la rilato inter famuloj kaj rifuĝintoj metitaj en tendaro en fikcia lando en Orientafriko.
  • Bridget Jones's Diary (1996)
  • Bridget Jones: The Edge of Reason (1999)
  • Olivia Joules and the Overactive Imagination (2003), komika spionromano lokita en Miamo, Los-Anĝeleso, Anglio kaj Sudano.
  • Bridget Jones: Mad About the Boy (2013)
  • Bridget Jones's Baby: The Diaries (2016)

Eksteraj ligiloj

  • Helen Fielding profilo kaj artikoloj ĉe The Guardian

Read next

In 38 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article