factograf
EO
Sign in

urbo en Germanio

Heidelberg

Heidelberg

Key facts

loĝantaro156 092
areo109km²
estasurbego, rezidejo, Luterurbo
landoGermanio
supermara alteco114m
estroEckart Würzner
La kastelo de Hajdelbergo
La kastelo de Hajdelbergo
La malnova urbo
La malnova urbo
La malnova universitato
La malnova universitato
4 images

Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska universitata urbo apud la rivero Neckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2024 ĝi havis 155 756 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantikismo. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Vidindaĵoj

Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektoprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.

Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.

Universitato kaj fakaltlernejoj

Sciencaj institutoj

  • Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
  • Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
  • Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
  • Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri astronomio)
  • Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).
  • Saksa Akademio de Sciencoj
  • Akademio de Scienco de Heidelberg
  • Eŭropa Molekulbiologia Organizo

Entreprenoj de Hejdelbergo

  • Heidelberger Druckmaschinen
  • Heidelberger Zement
  • MLP

Ĝemelaj urboj

Gravuloj

Eksteraj ligiloj

  • oficiala urba retejo
  • retejo de la universitato Ruprecht-Karl
  • urba artikolo en retejo gvidila al la regiono Rhein-Neckar Arkivigite je 2018-03-19 per la retarkivo Wayback Machine

Read next

In 126 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article