Demografio
En 2011 Hardoj havis 197 046 da loĝantoj kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta ol la landa averaĝo. Hardoj en la 1990-aj jaroj atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
Hardoj situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 140 m. super la marnivelo. Sitapur troviĝas 56, Faruĥabad 57, Ŝahĝahanpur 60, Lakhimpur 87, Unnao 100, Kanpur kaj subŝtata ĉefurbo Laknaŭo po 101, Barabanki 115, Budaun 122, Pilibhit 140, Etah 149, Kaskanĝ 155, Bhind 164, Agra 210, tutlanda ĉefurbo Delhio 318 (voje 394), Kolkata 988, Mumbajo 1199 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Hardoj unue estas menciita dum la islama erao. Tamen la islamanoj ne okupis la regionon ĝis 1217. Multaj bataloj okazis inter islamanoj kaj mogoloj por la regiono. Fine en 1856 Hardoj iĝis parto de la britoj, sed Hardoj ricevis la sidejan statuson depost la Hindia ribelo de 1857. La britoj regis ĝis 1947.
Ekonomio

Hardoj estas agrikultura urbo kun produkto de rizoj, sukerkanoj, tritikoj, legomoj kaj oleaj semoj. Krome oni okupiĝas pri hortikulturoj kaj fruktoj, kiujn la irigacio helpas.
Lingvoj
En Hardoj la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, sed ofte estas aŭdebla la en:Awadhi language.
Religio
Trafiko
Hardoj havas trairan fervojan linion inter Ŝahĝahanpur kaj Laknaŭo. Kvin ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego.
Klimato
Hardoj situas en tropika savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw. La temperaturo varias inter 19-31 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 861 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro.
Fontoj

- WikiTrans