Hans FISCHER (naskiĝinta la 27-an de julio 1881; mortinta la 31-an de marto 1945) estis germana kemiisto, biokemiisto kaj internisto, kiu esploris precipe la organikan kemion. Li ricevis Nobelmpremion pri kemio en 1930, pro laboroj pri la struktura konstruo de la sango- kaj plantofarbaĵoj kaj pri sintezo de hemo kaj bilirubino.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1937.
