factograf
EO

Golumo

Golumo
All data from the card 6
Rolita de
Alejandro Tomasello
Originala nomo
Gollum
Sekso
vira
Posedaĵo
Unu Ringo
Mortokialo
brulvundo
Malamikoj
Bilbo Baginzo • Frodo Baginzo • Samsaĝo Vato • Deagolo
Golumo
Golumo

Golumo (pseŭdonimo de Smeagolo) estas nomo de la obskura kreitaĵo kiu aperas en la fantasta verko de Tolkien, La Mastro de l' Ringoj.

Rolo de la ulo en Mez-Tero

Smeagolo estis antaŭe hobito kiu degeneris al malbona kaj sola besto post la trovo de la Unu Ringo, la sorĉaja ilo kiun Saŭrono kreis por regadi ĉion en Mez-Tero. Dum li fiŝkaptadis kun hobita amiko sia, Deagolo, ili malkovris funde de rivero la belan ringon. Estis la naskiĝtago de Smeagolo, kaj li postulis ke la ringo sin alfalis. Post malkonsento kun Deagolo, li fine sufokpremis lin kaj foriris kun la ringo. Persekutita de la aliaj hobitoj pro la murdo de Deagolo, li eskapas en la montaron kun sia precioza ringo. Dum centoj da jaroj, li vivis tie, la ringo vivigante lin. Manĝante krudajn fiŝojn, okupante promeni en obskurajn kavernojn ĉiutage, li progresive ŝanĝis de hobito en bestaĉon. Ĝis Bilbo Baginzo kiu hazarde promenas ĉi tie, trovas la ringon. Tio troviĝas dum la rakonto de La Hobito.

Read next

In 50 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article