factograf
EO
Sign in

kemia kombinaĵo

Geraniolo

Geraniolo

Key facts

estasspeco de kemiaĵo
maso154 daltono
priskribita en fontoGranda Sovetunia Enciklopedio (1926 – 1947)
Geraniolo
Geraniolo
Bonvolu ne konfuzi...
CAS-numero 106-24-1 CAS-numero 106-25-2
Ili estas izomeroj, ambaŭ estas nesaturitaj alkoholoj, kaj prezentas la duoblajn ligilojn en la samaj pozicioj 2-a kaj 6-a de la katena karbono, sed nerolo estas la cis versio de la molekulo (t.e., la metila grupo kaj la hidrogenatomo estas en la samaj flankoj), dum geraniolo prezentas la trans-konfiguracion de la molekulo (t.e., la metila grupo kaj la hidrogenatomo estas en la kontraŭaj flankoj de la kateno).

XiIrita NDamaĝajsubstancoj

Geraniolo geraniolo Kemia strukturo de la Geraniolo geraniolo Tridimensia kemia strukturo de la Geraniolo Alternativa(j) Nomo(j)

  • 3,7-dumetil-2,6-oktaduen-1-olo
  • 3,7-Dumetilokt-6-en-1-olo
  • Lemonolo
  • Geranila alkoholo
  • Citrolo
Kemia formulo C10H17OH PubChem-kodo 637566 ChemSpider kodo 13849989 CAS-numero-kodo
  • 106-24-1
Karakterizaĵoj Aspekto senkolora oleeca likvaĵo,
iomete flaveca
kun floresenca odoro Molmaso 154.25 g·mol−1 Smiles CC(=CCC/C(=C/CO)/C)C Vaporpremo
  • 27 Pa (20 °C)
  • 0,3 mBar (20 °C)
Denseco
  • 0.8894 g/cm3 (20 °C)
Refrakta indico {\displaystyle n_{589}^{20}} 1,4766 Fandopunkto −15 °C (5 ℉; 258 K) Bolpunkto 229 °C (502 K) je 130 kPa. Ekflama
temperaturo
110 °C Solvebleco
  • Akvo:686 mg/L (20 °C)
  • Etanolo: 1:2 en alkoholo 70%
  • Solvebla en organikaj solvaĵoj
Mortiga dozo (LD50) 3600 mg/kg (buŝe, muso) Sekurecaj Indikoj Riskoj R36/37/38 Sekureco S23 S26 S37 Pridanĝeraj indikoj Danĝero GHS etikedigo de kemiaĵoj GHS Damaĝo-piktogramo GHS Signalvorto Damaĝo GHS Deklaroj pri damaĝoj H303, H315, H317, H318 GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P302+352, P305+351+338, P310, P333+313, P362 Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Geraniolo aŭ lemonolo estas natura substanco klasifikita kiel unuterpenoido kaj olefina alkoholo. Ĝi konstituas la ĉefan parton de la rozoleo, cimbopogonoleo, citroneloleo ĉefe tiu Javotipo. Ĝi okazas en etaj kvantoj en la geranio, citrono kaj multaj aliaj esencaj oleoj. Ĝi prezentas sin kiel palflava oleo nesolvebla en akvo, tamen solvebla en la plej ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi posedas rozecan odoron kaj kutime uzatas en parfumfabrikado. Ĝi estas uzata kiel gustigagento de persiko, frambo, pomelo, ruĝa pomo, pruno, limeo, oranĝo, citrono, akvomelono, ananaso kaj mirtelo.

Ĝi posedas fortan rozodoron, tamen la aromo de ĝia geometria izomero, la nerolo, estas konsiderata pli refreŝiga ol tiu de geraniolo. Ĝi ankaŭ estas trovebla laŭ ĝia estera formo, tiel kiel geranila acetato, buterato kaj formiato.

Uzoj

Esploroj montras ĝian uzon kiel efikan plantobazan insektoforigilon. Aliflanke, ĝi povas altiri abelojn pro tio ke ĝi estas produktata de la sensoglandoj far la mielabeloj, kiu helpas ilin identigi nektarohavajn florojn kaj logiki ilian enirejon al ĝia abelujo.

Kvankam geraniolo kaj aliaj gustigaj komponaĵoj estas nature trovataj maljuniĝintaj tabakoj, geraniolo estis listigita, en 1994, en raporto de cigaredokompanioj kiel unu el la 599 aldonaĵoj de la cigaredo kiuj plibonigas ĝia guston.

En parfumfabrikado ĝi estas amase uzata, ekzemple, la geranila buterato estas tre uzata kiel artefarita rozesenco, la geranila formiato estas grava konstituanto de la artefarita nerololeo kaj oranĝoflora oleo. Industrie ĝi estas uzata en la fabrikado de sapoj, kosmetikaĵoj kaj gustigiloj.

La funkcia grupo surbaze de la geraniolo estas konata kiel geranilo. Ĝi estas grava en la biosintezo de aliaj terpenoj. Ĝi same estas flankprodukto en la metabolismo de la sorbata acido, iu tre malagrabla vinopoluanto pro la agado de la bakterioj.

Reakcioj

Izomeroj de la geraniolo

Vidu ankaŭ

Read next

In 37 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article