factograf
EO

latinida lingvo parolata en Galegio, Hispanio

Galega lingvo

Galega lingvo

La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala aŭ, kiel tradicie defendas lingvistiko, dialekto de la portugala.

Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 3 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.

Historio

Lingva mapo de sudokcidenta Eŭropo kiu montras grandecon de la galicia inter la jaroj 1100 kaj 2000.
Lingva mapo de sudokcidenta Eŭropo kiu montras grandecon de la galicia inter la jaroj 1100 kaj 2000.

La galega lingvo estas pli-ol-miljara lingvo kiu pro politikaj cirkonstancoj eniris tunelon de altrudita silentado en la unuaj jardekoj de la 16a jarcento. Iom post iom ĝi iĝis diskriminaciilo kaj kaŭzo de morala kaj korpa sufero de multnombraj generacioj. La seninterrompa parola uzo fare de modestaj homoj kaj la laboro de la elita intelektularo, kiu de la 19a jarcento sukcesis revalorigi ĝin, ebligis la savon de la hodiaŭa ĉefa identiga trajto de galegoj kiu laŭ Prolingua, ĝi estas samtempe esenca bazo de la galega kulturo. La laboro de ĉiuj tiuj homoj ebligis ke hodiaŭ Galegio estas historia nacieco kaj disponas politikan aŭtonomecon. Siavice la diversaj aŭtonomaj registaroj metis la fundamenton por la socia restarigo de la galega lingvo, ĉefe en la kampoj de instruado, administracio kaj publikaj amaskomunikiloj.

Kritiko

mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde
mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde

Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.

Reintegrismo

La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn. La movado por ortografia unuecigo kun aliaj variantoj de la portugala nomiĝas reintegrismo (reintegracionismo).

Literaturo en la galega

Galega Verkista Asocio (en galega Asociación de Escritores en Lingua Galega, akronime AELG) estas oficiala ento de la aŭtonoma regiono Galegio. La organizo estas formita de verkistoj de la galega lingvo. Ĝi estis fondita fare de grupo de verkistoj: Álvaro Cunqueiro, Rafael Dieste, Ánxel Fole, Ricardo Carballo Calero, Antón Avilés de Taramancos kaj aliaj.

Muziko

Aŭdeblis kanto en la galega (Midas) dum la Eurovision minorities languages 2022.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • http://gl.wikipedia.org Galega Vikipedio
  • http://www.realacademiagalega.org Arkivigite je 2020-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Reĝa Akademio de la Galega Lingvo
  • http://www.agal-gz.org Asocio Galega de la Lingvo (asocio kiu favoras ortografion pli proksiman al la portugala)
  • http://www.aglp.net/ Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine Akademio Galega de la Lingvo Portugala (ankaŭ favora al portugaleca ortografio - Nova ortografio)
  • http://www.mdl-galiza.org Movado por la defendo de la lingvo (ankaŭ favora al portugaleca ortografio)
  • http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=glg La galega en Ethnologue angle
  • http://www.bvg.udc.es Arkivigite je 2019-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Virtuala Galega Biblioteko
  • http://www.galego.org Organizo favora al la galega (en norma ortografio)

Read next

In 133 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article