

2 images
Fosto estas vertikala longa aĵo, fortigita je la malsupra parto, kutime de alto ĉirkaŭ de 5 ĝis 15 metroj, staranta surstrate aŭ en iu alia loko.
Priskribo
Fostoj kutime estas uzataj por subteni ion -
- elpendaĵon,
- lanternon,
- barilon,
- palafiton,
- diversajn konduktilojn:
- supertrakan kontaktan lineon,
- trolebusan kontaktan lineon,
- linion de traigado de elektra energio.
Fostoj ankaŭ estas uzataj por marki ion, ekzemple limon de ŝtato.
Laŭ Francisko Azorín fosto estas Starigita trabo servanta kiel subtenilo. Li indikas etimologion el latina postis el ponere (starigi, meti), kaj li aldonas terminojn Deŝarĝa poŝto kaj telefona poŝto.
