factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Fischenthal

Fischenthal

Key facts

loĝantaro2 501
areo30,25km²
estaskomunumo en Svislando, loĝloko
landoSvislando
supermara alteco740m
troviĝas en administra unuoHinwil
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fischenthal (stacidomo).

Fischenthal estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Fischenthal konsistas el la municipoj Fischenthal, Gibswil-Ried kaj Steg en la Tössvalo.

Geografio

Fischenthal situas en antaŭalpa regiono en la Zurika Oberlando ĉe la akvodislimo inter la riveroj Töss kaj Jona, kiuj ambaŭ fontas sur la teritorio de Fischenthal. Ĝia plej alta punkto estas la monto Schnebelhorn, kiu estas la plej alta monto en la Kantono Zuriko.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Fischenthal limas en nordo al Bauma, en nordoriento al Fischingen (TG), en oriento al Mosnang (SG), en sudoriento al Goldingen (SG), en sudo al Wald, en sudokcidento al Hinwil, en okcidento al Bäretswil, kaj en nordokcidento al Sternenberg.

Trafiko

Fischenthal troviĝas ĉe la linio de la iama Tössval-Fervojo, sur kiu linio hodiaŭ cirkulas la regiona trajnlinio S26 de la Zurika Trafik-Unio de Rüti ZH al Vinterturo.

Historio

La plej malnova dokumento, en kiu la nomo Fiskinestal estis menciita datiĝas el la 9-a jarcento, kiam bienoj en Fischenthal estis donacitaj al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la 13-a jarcento Fischenthal fariĝis habsburga. La habsburganoj en la jaro 1301 pandigis la voktdistrikton Fischenthal. Post pluraj ŝanĝoj de posedantoj ĝi en la jaro 1425 fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko. Eke de la jaro 1542 Fischenthal apartenis al la regejo Grüningen. Kun la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Fischenthal estis atribuita la la distrikto Wald, en la jaro 1803 al la distrikto Uster, tiam la la supera prefektejo Grüningen kaj finfine en la jaro 1831 al la distrikto Hinwil. La regiono multe ekprosperis en la frua industriiĝo dum la erao de la hejmindustrio en la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj




Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article