


Fiat aŭ FIAT, akronimo de Fabbrica Italiana Automobili Torino (esperante, "Itala Fabriko de Aŭtomobiloj Torino") estas itala firmao, kiu produktas precipe aŭtomobilojn, sed ankaŭ aviadilojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj firmaoj en Italio. Ĝi estas en la urbo Torino.
Historiaj internaciaj kunlaboroj
SEAT estas hispana aŭtomobilmodelo. La nomo estis komence akronimo de Sociedad Española de Automóviles de Turismo (Hispana Societo de Turismaŭtomobiloj). La kompanio estis fondita en 1950 de la Nacia Instituto de Industrio, granda konglomeraĵo de ŝtataj industrioj, kiu deziris esti motoro por la industriigo de la lando dum la diktaturo de Francisco Franco. Ĝi tamen ne fabrikis proprajn modelojn, sed adaptojn sub licenco de la itala FIAT.
Pirin-Fiat estis la varmarko de pluraj pasaĝeraj aŭtoj produktitaj en Loveĉ, Bulgario, kaj la rezulto de kunlaborado inter Fiat kaj SPC Balkankar (ŝtata produkta kooperativo de Bulgario). Produktado daŭris dum kvin jaroj (1967-1971).
Reklamfilmoj en Esperanto en la 1970aj jaroj
Post la iniciato de Giuseppe Grattapaglia FIAT tradukis kelkajn reklamfilmetojn por la Fiat 124 al Esperanto en profesia maniero. La voĉoj de la esperanta dubado registris Maŭro La Torre kaj Renato Corsetti. Unu filmo ankoraŭ estas spektebla ĉe jutubo.
