
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Fenĉolo. |
Fenkolo (Foeniculum) estas genro de du- kaj plur-jaraj aromaj herboj kun 3-4-oble fadene dividitaj folioj kaj flavaj floroj. Estas 4-5 specioj el Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Norda Afriko, inter kiuj estas ordinara fenkolo (F. vulgare), kies semoj kaj folioj estas uzataj en la kuirarto, la semoj ĉefe en saŭcoj, fiŝaĵoj kaj pano; la folioj por salatoj, kiel kuirita legomo, kaj en supoj kaj fiŝaĵoj.
Tizano el fenkolo efikas kontraŭ furzemo, gastraj spasmoj kaj malvarmumoj.
Nutra valoro




4 images
| Energia valoro | 130 kĴ |
| Karbonhidrato | 7,29 g |
| Proteino | 1,24 g |
| Graso | 0,2 g |
| Vitamino C | 12 mg |
| Vitamino B5 | 0,232 mg |
| Vitamino B6 | 0,047 mg |
| Vitamino B9 | 0,27 µg |
| Vitamino B1 | 0,01 mg |
| Vitamino B2 | 0,032 mg |
| Vitamino B3 | 0,64 mg |
| Kalcio | 49 mg |
| Fero | 0,73 mg |
| Magnezio | 17 mg |
| Fosforo | 50 mg |
| Potaso | 414 mg |
| Zinko | 0,2 mg |
| Mangano | 0,191 mg |