factograf
EO

Fatimida kaliflando

Fatimida kaliflando

Key facts

areo4 100 000km²
dato de fondo aŭ kreo909
estaskaliflando, plurkontinenta lando, historia lando
ĉefurboMahdia
kontinentoAzio
valutodinaro

La araba dinastio de Fatimidoj regis inter la jaroj 909 kaj 1171 en Norda Afriko (Magrebo kaj Egiptio) kaj Sirio. Ĝi estis reprezentanto de ŝijaista direkto de islamo.

Fondo de la fatima kaliflando

La fatimidoj ne agnoskis superecon de bagdada kalifo, la reganto de kredantoj, kaj ili komencis uzi mem tiun ĉi titolon en la jaro 909. Ili priregis iom post iom nordan Afrikon inkluzive de la riĉa kaj strategie signifa Egiptio, Sicilio, Sirio, Palestino kaj okcidentan parton de Araba duoninsulo kaj realigis tiel sian superecon en granda parto de la islama mondo. En la jaro 969 ili fondis en Egiptio novan sidejurbon de ŝijaisma kalifo Kairon. En la 90-aj jaroj de la 10-a jarcento ili klopodis disvastigi sian potencon el Halepo kaj Antioĥio en la bizancan parton de Sirio, sed tion malebligis al ili bizanca imperiestro Basileios la 2-a Bulgaroktonos.

Kalifoj

  1. Abū Muḥammad, ʿAbdallāh, al-Mahdī billāh
  2. Abūʾl-Qāsim, Muḥammad, al-Qāʾim bi-amriʾllāh
  3. Abū ṭ-Ṭāhir, Ismāʿīl, al-Manṣūr bi-naṣriʾllāh
  4. Abū Tamīm, Maʿadd, al-Muʿizz li-Dīn Allāh
  5. Abūʾl-Manṣūr, Nizār, al-ʿAzīz billāh
  6. Abū ʿAlī, al-Manṣūr, al-Hākim bi-amriʾllāh
  7. Abūʾl-Ḥasan, ʿAlī, aẓ-Ẓāhir li-ʾIʿzāz Dīn Allāh
  8. Abū Tamīm, Maʿadd, al-Mustanṣir billāh
  9. Abūʾl-Manṣūr, Nizār, al-Muṣṭafā li-Dīn Allāh
  10. Abūʾl-Qāsim, Aḥmad, al-Mustaʿlī billāh


Read next

In 79 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article