factograf
EO
Sign in

Estrildedoj

Estrildedoj

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoEstrildidae
taksonomia rangofamilio
priskribita en fontoMeyers Konversations-Lexikon, 4. Auflage (1885–1890)

La Estrildedoj (Estrildidae) estas specioriĉa familio de malgrandaj semmanĝantaj birdoj el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), renkonteblaj en la Malnova Mondo kaj Aŭstralazio. Kvankam komunlingvaj nomoj de iuj ĝiaj specioj enhavas vorton "fringo", tiu ĉi familio ne estas proksime parenca al aliaj familioj, kiuj enhavas birdojn nomatajn fringojn, kiel Fringillidae, Emberizidae aŭ Passerellidae. La vorto nur montras vidaspektan kaj ekologian similecon kaj ne parencecon.

Estrildedoj estas semmanĝuloj kun dikaj, fortikaj konusformaj bekoj. Ili ĉiuj havas similan korpan morfologion, sed la plumaroj estas tre variaj kaj ofte tre brilkoloraj. Multaj specioj estas sociemaj kaj emas formi birdarojn. La nestoj de ĉiuj estrildedoj estas relative grandaj kaj kupol-formaj, kaj ofte birdaroj formas koloniojn de multaj nestoj. La grando de ovaro po nesto povas atingi 10 ovojn. Multaj specioj suferas de nestoparazitoj, kaj viduoj kaj indigobirdoj specialiĝas je ili.

Plejmulto de estrildedoj estas vundeblaj al malvarmo kaj preferas varmajn, plejparte tropikajn klimatojn, kvankam kelkaj specioj — ekzemple, montana manikeno, monta fajrovostulo, ruĝbrova fringo aŭ la tuta genro Stagonopleura— adaptiĝis al pli malvarmaj aŭ montanaj habitatoj.

La plej malgranda birdo el la familio estas la olivdorsulo de Shelley(Nesocharis shelleyi) kiu estas ne pli ol 8.3 cm longa, kvankam laŭ pezo la troglodita estrildo (Estrilda troglodytes) estas pli malgranda kaj pezas nur ĉ. 6 g. La plej granda estrildedo estas Java rizobirdo (Padda oryzivora), kiu estas averaĝe 17 cm longa kaj25 g peza.

Iuj specioj, kiel ekzemple la Sunda zebrofringo (Taeniopygia guttata) estas tre ŝatataj de la tenantoj kaj bredantoj de kompaniaj dombirdoj pro ilia bunta, pompa plumaro, ĥarizmo kaj amuza konduto.

Taksonomio

La familion Estrildidae enkondukis en jaro 1850 franca naturalisto Charles Lucien Bonaparte kun nomo "Estreldinae" (t.e. kun sufikso kutime uzata por nomoj de subfamilioj).

Molekulfilogenetikaj esploroj montras, ke Estriledoj estas frata familio kun Viduedoj (indigobirdoj kaj viduoj, familio de specialistaj nestoparazitoj). Tiuj ĉi du familioj disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 15.5 jarmilionoj. La plej frua komuna praulo de la familio vivis antaŭ ĉirkaŭ 10.9 jarmilionoj. Genetika studo de Estrildedoj far Urban Olsson kaj Per Alström de jaro 2020 montris 6 ĉefajn kladojn, kiuj disiĝis antaŭ inter 4.5 kaj 8.9 jarmilionoj. La aŭtoroj proponis konsideri ĉiun el tiu ĉi kladoj aparta subfamilio. Tio ĉi kontraŭas pli fruan taksonomion, laŭ kiu la familio subdividiĝis je 3 subfamilioj.




Poephilinae

Heteromunia – koltuka manikeno




Oreostruthus – monta fajrovostulo




Stagonopleura – fajrovostuloj (3 specioj)




Neochmia – fringoj (2 specioj)





Emblema – pentrita fringo




Bathilda – stelfringo



Aidemosyne – prunkapa fringo






Stizoptera – dulinia fringo




Taeniopygia – zebrofringoj



Poephila – fringoj (3 specioj)









Lonchurinae

Spermestes – manikenoj kaj arĝentbekuloj (4 specioj)




Lepidopygia – Madagaskara manikeno




Euodice – arĝentbekuloj (2 specioj)





Padda – rizobirdoj (2 specioj)



Mayrimunia – striatkapa manikeno




Lonchura – munioj kaj manikenoj (28 specioj)








Erythrurinae

Chloebia – amadino de Gould



Erythrura – papagofringoj (12 specioj)




Estrildinae



Nesocharis – olivdorsuloj (2 specioj)



Coccopygia – vaksbekuloj (3 specioj)





Mandingoa – mandingoo



Cryptospiza – karmezindorsuloj (4 specioj)







Parmoptila – formikfringoj (3 specioj)



Nigrita – nigrofringoj (4 specioj)






Delacourella – grizkapa olivdorsulo




Brunhilda – vaksbekuloj (2 species)



Glaucestrilda – vaksbekuloj (3 specioj)





Estrilda – estrildoj (11 specioj)






Amandavinae

Ortygospiza – koturnfringo




Amadina – amadinoj (2 specioj)



Amandava – amandavoj kaj vaksbekuloj (3 specioj)




Lagonostictinae



Granatina – grenadistoj (2 specioj)



Uraeginthus – blubenduloj (3 specioj)





Spermophaga – blubekuloj (3 specioj)



Pyrenestes – ruĝvanguloj (3 specioj)






Pytilia – pitilioj (5 specioj)





Euschistospiza – gutbirdoj (2 specioj)



Hypargos – gutbirdoj (2 specioj)





Clytospiza – bruna gutbirdo



Lagonosticta – fajrofringoj (10 specioj)











Kladogramo de familio Estrildidae laŭ esploro far Urban Olsson kaj Per Alström de jaro 2020. La esploro ne inkludis lokustfringon (Paludipasser locustella el monotipa genro Paludipasser).

Genroj kaj specioj

Laŭ nuna kontrollisto de birdoj, administrata far Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker el Internacia Ornitologia Komitato (IOC), la familio enhavas 140 speciojn en 41 genroj. Ĉi tie ni uzos Esperantajn nomojn por la specioj propnitajn far Alain Gerard, kun iomaj ŝanĝoj.

Bildo Genro Specioj
Heteromunia Mathews, 1913
  • Blankbrusta estrildo, Heteromunia pectoralis
Oreostruthus De Vis, 1898
  • Monta estrildo, Oreostruthus fuliginosus
Stagonopleura Reichenbach, 1850
  • Bela estrildo, Stagonopleura bella
  • Ruĝorela estrildo, Stagonopleura oculata
  • Diamanta estrildo, Stagonopleura guttata
Neochmia Gray, GR, 1849
Emblema Gould, 1842
  • Pentrita estrildo, Emblema pictum
Bathilda Reichenbach, 1862
  • Rufavosta estrildo, Bathilda ruficauda
Aidemosyne Reichenbach, 1862
  • Prunkapa estrildo, Aidemosyne modesta
Stizoptera Oberholser, 1899
  • Dustria estrildo, Stizoptera bichenovii
Taeniopygia Reichenbach, 1862
  • Zebra estrildo, Taeniopygia guttata
Poephila Gould, 1842
  • Maska estrildo, Poephila personata
  • Longvosta estrildo, Poephila acuticauda
  • Nigragorĝa estrildo, Poephila cincta
Spermestes Swainson, 1837
  • Perlavanga estrildo, Spermestes griseicapilla
  • Bronza estrildo, Spermestes cucullata
  • Piga estrildo, Spermestes fringilloides
  • Nigra-blanka estrildo, Spermestes bicolor'
Lepidopygia Reichenbach, 1862
  • Madagaskara estrildo, Lepidopygia nana
Euodice Reichenbach, 1862
Padda Reichenbach, 1850
Mayrimunia Wolters, 1949
  • Strikapa estrildo, Mayrimunia tristissima
  • Blankmakula estrildo, Mayrimunia cinereovinacea
Lonchura Sykes, 1832
  • Skvambrusta estrildo, Lonchura punctulata
  • Bronzdorsa estrildo, Lonchura kelaarti
  • Moluka estrildo, Lonchura molucca
  • Blankpuga estrildo, Lonchura striata
  • Bornea estrildo, Lonchura fuscans
  • Blankventra estrildo, Lonchura leucogastra
  • Kaŝtandorsa estrildo, Lonchura malacca
  • Kaŝtana estrildo, Lonchura atricapilla
  • Blankĉapa estrildo, Lonchura ferruginosa
  • Blankkapa estrildo, Lonchura maja
  • Palkapa estrildo, Lonchura pallida
  • Grandbeka estrildo, Lonchura grandis
  • Nigrabrusta estrildo, Lonchura teerinki
  • Uestmonta estrildo, Lonchura montana
  • Eostmonta estrildo, Lonchura monticola
  • Grizbenda estrildo, Lonchura vana
  • Grizkrona estrildo, Lonchura nevermanni
  • Kapuĉa estrildo, Lonchura spectabilis
  • Bunta estrildo, Lonchura hunsteini
  • Novhanovra estrildo, Lonchura nigerrima
  • Novirlanda estrildo, Lonchura forbesi
  • Java estrildo, Lonchura leucogastroides
  • Flavpuga manikeno, Lonchura flaviprymna
  • Kvinkolora munio, Lonchura quinticolor
  • Kaŝtanbrusta manikeno, Lonchura castaneothorax
  • Nigra manikeno, Lonchura stygia
  • Sabloventra manikeno, Lonchura melaena
Chloebia Reichenbach, 1862
Erythrura Swainson, 1837
  • Bambusa estrildo, Erythrura hyperythra
  • Pintvosta estrildo, Erythrura prasina
  • Verdmaska estrildo, Erythrura viridifacies
  • Trikolora estrildo, Erythrura tricolor
  • Blumaska estrildo, Erythrura trichroa
  • Mindanaa estrildo, Erythrura coloria
  • Papua estrildo, Erythrura papuana
  • Nivkaledonia estrildo, Erythrura psittacea
  • Fiĝia estrildo, Erythrura pealii
  • Reĝa estrildo, Erythrura cyaneovirens
  • Rozbeka estrildo, Erythrura kleinschmidti
Nesocharis Alexander, 1903
  • Blankakoluma estrildo, Nesocharis ansorgei
  • Olivdorsa estrildo, Nesocharis shelleyi
Coccopygia Reichenbach, 1862
  • Flavventra estrildo, Coccopygia quartinia
  • Nigravanga estrildo, Coccopygia melanotis
  • Angola estrildo, Coccopygia bocagei
Mandingoa Hartert, E, 1919
  • Versadorsa estrildo, Mandingoa nitidula
Cryptospiza Salvadori, 1884
  • Ruĝmaska estrildo, Cryptospiza reichenovii
  • Abisenia estrildo, Cryptospiza salvadorii
  • Estrildo de Jackson, Cryptospiza jacksoni
  • Ruĝmantelo estrildo, Cryptospiza shelleyi
Parmoptila Cassin, 1859
  • Ruĝfrunta estrildo, Parmoptila rubrifrons
  • Rufbrusta estrildo, Parmoptila jamesoni
  • Rufgorĝa estrildo, Parmoptila woodhousei
Nigrita Strickland, 1843
  • Blankbrusta fulgestrildo, Nigrita fusconotus
  • Kaŝtanbrusta fulgestrildo, Nigrita bicolor
  • Palfrunta fulgestrildo, Nigrita luteifrons
  • Grizkapa fulgestrildo, Nigrita canicapillus
Delacourella Wolters, 1949
  • Blankvanga estrildo, Delacourella capistrata
Brunhilda Reichenbach, 1862
  • Nigramaska estrildo, Brunhilda erythronotos
  • Feina estrildo, Brunhilda charmosyna
Glaucestrilda Roberts, 1922
  • Lavenda estrildo, Glaucestrilda caerulescens
  • Griza estrildo, Glaucestrilda perreini
  • Cindra estrildo, Glaucestrilda thomensis
Estrilda Swainson, 1827
  • Nigrakrona estrildo, Estrilda nonnula
  • Nigrakapa estrildo, Estrilda atricapilla
  • Estrildo de Kandt, Estrilda kandti
  • Oranĝvanga estrildo, Estrilda melpoda
  • Niĝeria estrildo, Estrilda poliopareia
  • Marĉa estrildo, Estrilda paludicola
  • Ordinara estrildo, Estrilda astrild
  • Nigrabrida estrildo, Estrilda nigriloris
  • Nigrapuga estrildo, Estrilda troglodytes
  • Ruĝpuga estrildo, Estrilda rhodopyga
  • Arabia estrildo, Estrilda rufibarba
Ortygospiza Sundevall, 1850
  • Koturna estrildo, Ortygospiza atricollis
Paludipasser Neave, 1909
  • Lokusta estrildo, Paludipasser locustella
Amadina Swainson, 1827
  • Ruĝgorĝa amadino, Amadina fasciata
  • Ruĝkapa amadino, Amadina erythrocephala
Amandava Blyth, 1836
  • Ruĝa amandavo, Amandava amandava
  • Verda amandavo, Amandava formosa
  • Oranĝbrusta amandavo, Amandava subflava
Granatina Sharpe, 1890
  • Purpura estrildo, Granatina ianthinogaster
  • Violorela estrildo, Granatina granatina
Uraeginthus Cabanis, 1851
  • Blua estrildo, Uraeginthus angolensis
  • Ruĝvanga estrildo, Uraeginthus bengalus
  • Bluĉapa estrildo, Uraeginthus cyanocephalus
Spermophaga Swainson, 1837
  • Nigranuka estrildo, Spermophaga poliogenys
  • Ruĝbrusta estrildo, Spermophaga haematina
  • Ruĝkapa estrildo, Spermophaga ruficapilla
Pyrenestes Swainson, 1837
  • Skarlata estrildo, Pyrenestes sanguineus
  • Nigraventra estrildo, Pyrenestes ostrinus
  • Eta estrildo, Pyrenestes minor
Pytilia Swainson, 1837
  • Oranĝflugila estrildo, Pytilia afra
  • Ruĝflugila estrildo, Pytilia phoenicoptera
  • Ruĝbeka estrildo, Pytilia lineata
  • Verdflugila estrildo, Pytilia melba
  • Flavflugila estrildo, Pytilia hypogrammica
Euschistospiza Wolters, 1943
  • Ruĝdorsa estrildo, Euschistospiza dybowskii
  • Malhela estrildo, Euschistospiza cinereovinacea
Hypargos Reichenbach, 1862
  • Ruĝgorĝa estrildo, Hypargos niveoguttatus
  • Rozgorĝa estrildo, Hypargos margaritatus
Clytospiza Shelley, 1896
  • Bruna estrildo, Clytospiza monteiri
Lagonosticta Cabanis, 1851
  • Stribrusta fajrestrildo, Lagonosticta rufopicta
  • Bruna fajrestrildo, Lagonosticta nitidula
  • Ruĝbeka fajrestrildo, Lagonosticta senegala
  • Nigraventra fajrestrildo, Lagonosticta rara
  • Malhela fajrestrildo, Lagonosticta rubricata
  • Roza fajrestrildo, Lagonosticta rhodopareia
  • Malia fajrestrildo, Lagonosticta virata
  • Roka fajrestrildo, Lagonosticta sanguinodorsalis
  • Nigramaska fajrestrildo, Lagonosticta larvata
  • Ĉada fajrestrildo, Lagonosticta umbrinodorsalis

Bildaro

Amandava amandava
Amandava amandava
Erythrura gouldiae
Erythrura gouldiae
Estrilda astrild
Estrilda astrild
Neochmia ruficauda
Neochmia ruficauda
Padda oryzivora
Padda oryzivora
Poephila cincta
Poephila cincta
6 images

Kuriozaĵo

La Java rizobirdo, (Padda oryzivora aŭ Lonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.

Read next

In 46 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article