factograf
EO

komunumo en Finnlando

Enonkoski

Enonkoski

Key facts

loĝantaro1 525
areo306km²
estaskomunumo
landoFinnlando
dato de fondo aŭ kreo1882
troviĝas en administra unuoSuda Savonio
All data from the card 6
Lando
Finnlando
Provinco
suda Savonio
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
1 525 (2014)
Loĝdenso
5 loĝ./km²
Areo
305,58 km² (30 558 ha)

Enonkoski estas komunumo de Finnlando en la suda parto de la provinco Suda Savonio. Ĝi situas sur la enlanda insulo Sääminginsalo en la lago Saimaa, la plej granda insulo de Finnlando. La areo de la komunumo estas 419,20 km², el kio 113,62 km² estas akvo. La 31-an de decembro 2020 la komunumo havis 1367 loĝantojn, kaj la 31-an de decembro 2022 estis 1 341. La teritorio havas komunan limon kun Savonlinna.

En 2009 la komunumo Savonranta estis ligita al Savonlinna. Savonlinna kaj Savonranta ne havis komunan limon. Tia limo, kiun la finnlanda leĝo postulas, kiam komunumoj unuiĝas, estis kreita ligante mallargxa areo el Enonkoski al Savonlinna samtempe kiel Savonranta. Tiu el Enonkoski al Savonlinna movigita areo ricevis nomon Rotanhäntä ("vosto de rato"). En tiu areo loĝis unu persono, Paula Asikainen. Ŝi tute ne ŝatis pri tio, ke ŝia domo kaj tereno estis ligita al Savonlinna. Kiam Kerimäki kaj Punkaharju estis ligita al Savonlinna en 2013, Enonkoski iĝis enklavo: Savonlinna estis ĝia nura najbarkomunumo. Tia stranga situacio malaperis, kiam en 2026 estis ligita reen al Enonkoski laŭ peto de Asikainen la areo, kiu en 2009 estis ligita el Enonkoski al Savonlinna.

Eksteraj ligiloj

betula arbaro sur insulo de la lago Hanhijärvi
betula arbaro sur insulo de la lago Hanhijärvi


Read next

In 30 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article