factograf
EO

Emil Frey

Emil Frey

Key facts

naskiĝdato1838-Oktobro-24
mortdato1922-Decembro-24
okupopolitikisto, diplomato, ĵurnalisto
naskiĝlokoArlesheim
mortlokoArlesheim
postenomembro de la Federacia Konsilio de Svisio

Emil FREY (naskiĝis la 24-an de oktobro 1838 en Arlesheim kaj mortis la 24-an de decembro 1922 samloke) estis svisa ĵurnalisto, oficiro, ambasadoro kaj politikisto. De la 1-a de januaro 1891 ĝis la 31-a de marto 1897 li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando kaj en la jaro 1895 li oficiis kiel federacia prezidanto.

Vivo kaj kariero

Sen profesia diplomo li elmigris en la jaro 1860 al Usono kaj aliĝis je la komenco de la Usona Enlanda Milito kiel volontulo al la armeo de la nordŝtatoj. Post la batalo apud Gettysburg li estis militkaptito de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko dum unu kaj duona jaroj.

En la jaro 1865 li revenis kiel militheroo al Svislando kaj komencis sian karieron kiel politikisto. De 1866 ĝis 1872 li estis membro de la registara konsilio de Kantono Bazelo Kampara.

Emil Frey estis de 1872 ĝis 1882 kaj de 1889 ĝis 1890 membro de la Nacia Konsilio. Inter 1882 kaj 1889 li estis svisa ambasadoro en Vaŝingtono. Kiel reprezentanto de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando li elektiĝis la 11-an de decembro 1890 kiel membro de la Federacia Konsilio, al kio oficio li 1879 kaj 1881 jam dufoje vane kandidatis. En 1895 li prezidis la konfederacion. Post kiam lia projekto de armereformo en 1896 malsukcesis en publika baloto, li demisiis en marto 1897. Post lia emeritiĝo li estis ĝis 1921 direktoro de la Internacia Telekomunika Unio (ITU).

Esperanto

Emil Frey estis alta protektanto de la 9-a Universsala Kongreso de Esperanto en Berno. En la ĉeesto de Ludoviko Lazaro Zamenhof li salutis la kongreson memorigante pri la meritoj de Ernest Naville pri Esperanto kaj esprimante sian admiron pri Zamenhof.

Frey estis honora prezidanto de la Asocio por la kreo de mondlingva oficejo, asocio, kiu fakte troviĝis sub la kontrolo de idistoj. Malgraŭ tio Frey tre favore pledis por Esperanto.

Fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Emil Frey en la Historia Leksikono de Svislando

Read next

In 18 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article