
Ekspozicio estas daŭra aŭ portempa publika elmontrado de objektoj (eksponaĵoj) al publiko.
La ekspozicio povas havi promocian, vendan aŭ dokumentan celon; ĝi povas esti daŭra, portempa aŭ cikla (ekz. bienalo; ĝi povas esti specifa, rilatante al nur unu kategorio de objektoj, periodo, aŭtoro ktp. aŭ ĝenerala aŭ kolektiva.
Laŭ Francisko Azorín Ekspozicio estas Solena elmontrejo de artaj aŭ industriaj produktoj, ofte en pluraj pavilonoj kaj kun amuzaj altiriloj. Kaj li indikas etimologion el la latina expositio el ex + ponere (ekstere meti).
Celoj de ekspozicioj


2 images
Ekspozicioj estas organizataj pro variaj celoj:
Kulturaj kaj didaktikaj celoj
- prezentado de artaĵoj, arkeologiaj eltrovaĵoj, mineraloj, muzikiloj ktp (ekz. en muzeo aŭ artgalerio);
- prezentado de historiaj, sociaj, natursciencaj aŭ ekonomiaj okazintaĵoj helpe;
Promociaj kaj informaj celoj
- prezentado de urbo aŭ turisma regiono;
- prezentado de activeco aŭ projektoj de publikaj administracioj, lernejoj aŭ firmaoj;
Komercaj celoj
- elmontrado de la objektoj por aŭkcio;
- elmontrado de industriaj aŭ/kaj agrikulturaj produktoj (foiro);
- elmontrado de artaĵoj (komerca artgalerio);