factograf
EO
Sign in

Eemsmond

Eemsmond

Key facts

loĝantaro15 553
areo543km²
estasnederlanda municipo, eksa municipo
landoNederlando
supermara alteco2m
troviĝas en administra unuoGroningo

Eemsmond (Emsbuŝo) 53° 24′ N; 06° 40′ E Mapo (loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 16.721) estas antaŭa municipo en Norda Nederlando, en la provinco Groningen. La municipo havas areon de 551,24 km² (de kiu 361,00 km² akvo).

La antaŭa municipo oni nomis tiel ĉar ĝi situas je la norda bordo de Groningen, kie la rivero Emso enfluas la Vadomaron.

La tuta areo (je la unu flanko nederlanda, je la alia flanko germana) estas konata kiel Eemsmondgebied (Emsbuŝoareo).

Subdivido

La municipo Eemsmond konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Eemshaven, Eppenhuizen, Kantens, Noordpolderzijl (Noordpolder), Oldenzijl, Oldorp, Oosteinde, Oosternieland, Oudeschip, Roodeschool, Rottum, Rottumeroog, Rottumerplaat, Startenhuizen, Stitswerd, Uithuizen, Uithuizermeeden, Usquert, Warffum, Zandeweer kaj Zevenhuizen.

La vilaĝo Stitswerd havas la plej altan poŝtkodon de Nederlando nome 9999.

Ekde la 1-a de januaro 2019 ekestis la municipo Het Hogeland, el fuzio de Eemsmond kun la municipoj Winsum, Bedum kaj De Marne.

Publika transporto

Estas fervojlinio de Groningen al Roodeschool kun stacioj en Usquert, Uithuizen, Uithuizermeeden kaj Roodeschool. Por ŝarĝvagonaro la relvojo kontinuas pluen al la Emshaveno.

Busoservoj en la municipo estas:

  • linio 41: Uithuizen-Uithuizermeeden-Roodeschool-Oosteinde-Spijk (busoŝanĝo al Delfzijl-Appingedam)
  • linio 61: Uithuizen-Usquert-Rottum-Kantens-...-Bedum-Groningen
  • linio 62/662: Uithuizen-Zandeweer-Loppersum

Plue foriras de la Emshaveno pramo al la germana insulo Borkum.

Eksteraj ligiloj

Read next

In 40 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article