factograf
EO
Sign in

usona aktorino

Dolly Parton

Dolly Parton

Key facts

naskiĝdato1946-Januaro-19
mortdato2026-Aŭgusto-25
okupokontrea kantisto, kantaŭtoro, aktoro
naskiĝlokoPittman Center
edz(in)oCarl Thomas Dean
honorigoNacia Medalo de Artoj
All data from the card 2
Honorigoj
(2023) American Library Association Honorary Membership (en) ../... 28+
Membrecoj
Porter Wagoner & Dolly Parton (mul)

Dolly PARTON (naskiĝinta la  19-an de januaro 1946 en Sevierville, Tenesio, mortis la la 25-an de aŭgusto 2026 en Nashville) estis usona kontrea muzikstilo kantistino kaj aktorino.

Infanaĝo

Dolly Rebecca Parton naskiĝis je 1946 en Sevierville, Tenesio. Ŝi estas la kvara ido inter dekdu idoj de Robert Lee Parton kaj Avie Lee Owens. Ŝi kaj ŝia familio estis malriĉegaj kaj loĝis en domaĉo.

Ŝi komencis kanti en la Asembleoj de Dio preĝejo de ŝia familio. Kiam ŝi havis 9 jarojn, ŝi aperis en la radioprogramo de Cas Walker.

Ŝi iris al Nashville, Tenesio, la ĉefurbo por la kontrea muzikstilo post kiam ŝi diplomiĝis el gimnazio en 1964.

Muzika kariero

En Nashville, post nelonge, ŝi formis dueton kun Porter Wagoner ĝis 1974 kiam ŝi ekfaris solaĵan karieron. Ĉi tiu apartigo kun Porter Wagoner estis neamika. Ŝi devis procesi por liberigi sin de sia kontrakto. Por marki la finon de ĉi tiu interrilato, ŝi skribis la kanton, "I Will Always Love You" (Esperante, "Mi ĉiam amos vin") kiu ekas kun la vortoj "Se mi restus, mi nur faros malhelpon, Do mi aliros sed Mi pripensos vin kun ĉiu paŝo de la vojo." I Will Always Love You iĝis unu el la plej popularaj kantoj de la ĝenro kaj estis uzita en du usonaj filmoj, The Best Little Whorehouse in Texas (Esperante La plej bona bordeleto en Teksaso) kaj The Bodyguard (Esperante La persona gardisto)

Filma kariero

Ekde 1980, Dolly Parton aktoris en multaj filmoj. Ŝi kutime portretas dolĉajn tamen malkaŝemajn kaj sentimidajn sudusonaninojn.

Filmografio

  • Unlikely Angel* (Malprobabla Anĝelo), 1996
  • Straight Talk (Pinta Parolo), 1992
  • Steel Magnolias (Ŝtalaj Magnolioj), 1990
  • A Smoky Mountain Christmas* (Kristnasko Ĉe la Fuma Monto), 1986
  • Rhinestone (Rejnŝtono), 1984
  • The Best Little Whorehouse in Texas (La Plej Bona Bordeleto en Teksaso), 1982
  • Nine to Five, (Naŭa ĝis Kvina [Horo]) 1980
*Ĉi tiu indikas televidfilmon.

Popularaj kantoj

  • Put It Off Until Tomorrow (Atendu Ĝis Morgaŭ)
  • Two Doors Down (Fore Du Pordoj)
  • Nine to Five (Naŭa ĝis Kvina Horo)
  • Coat of Many Colors (Multkolora Jako)
  • He's Alive (Li Vivas)
  • Jolene
  • Romeo
  • Islands In the Stream (Insuloj en la Rivereto)
  • Here You Come Again (Jen Denove Vi Venas)

Read next

In 102 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article