factograf
EO
Sign in

genro

Dioscorea

Dioscorea

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoDioscorea
taksonomia rangogenro
priskribita en fontoMeyers Konversations-Lexikon, 4. Auflage (1885–1890)

Dioskoreo (“Dioscorea”) estas planta genro el la familio de la Dioskoreacoj (Dioscoreaceae). La genro havas pli ol 800 speciojn ĉefe en la tropikoj. Kelkaj specioj estas gravaj tropikaj nutraĵ- kaj kuracplantoj.

Priskribo

Dioscorea balcanica habito de floranta planto
Dioscorea balcanica habito de floranta planto
Disocorea balcanica, planto kun fruktoj
Disocorea balcanica, planto kun fruktoj
2 images

Aspekto kaj folioj

Dioskoreo-specioj kreskas kiel volvanta, multjara herba planto. Ĝi formas rizomojn aŭ radiktuberojn kiel rezervorganoj, kies grandeco, formo, koloro kaj enhavosubstancoj povas esti malsimilaj. Kelkaj formas en la foliaksoj bulbetojn (ekzemple “Dioscorea bulbifera)”. La alterne kaj kontraŭstarantaj folioj havas folitigojn kaj foliplaton. La simplaj aŭ kunmetitaj foliplatoj havas ĝis naŭ bazajn folivejnojn.

Floraroj kaj floroj

La floroj estas ĉiam unuseksaj, la plantoj estas plej ofte dioikaj, malofte monoikaj.

Fruktoj kaj semoj

La trieĝaj kapsulfruktoj malfermiĝas en matura stato. La semoj havas haŭtajn flugilojn.

Uzado

dioskoreoj sur „Brixton Market“ en Londono
dioskoreoj sur „Brixton Market“ en Londono
japana dioskoreo sur foiro en Hamamacu
japana dioskoreo sur foiro en Hamamacu
japana plado: bakitaj dioskoreoj kun bonito-flokonoj
japana plado: bakitaj dioskoreoj kun bonito-flokonoj
3 images

Kelkaj specioj kaj ties selektoformoj estas utilplantoj, kaj kiel nutraĵplanto kaj kiel kuracoplanto. Multaj dioskoreo-specioj estas kultivataj pro siaj manĝeblaj tuberoj kiel nutraĵplanto. La plej ofte kultivata specio havas tuberon de ĝis du metrojn. Ĝi gustas dolĉete kaj similas al kaŝtanoj kaj terpomoj. Ili havas malhelbrunan ĝis nigran ŝelon. La tuberoj enhavas multe da provitamino A kaj kalio. Krom la „ĉina dioskoreo“ („Dioscorea polystachya“, „Dioscorea batatas“, „Dioscorea divaricata“ aŭ false „Dioscorea opposita“ respektive „Dioscorea oppositifolia“ kaj „Dioscorea japonica“ („japana dioskoreo“ aŭ „Yamaimo“(山芋)) la dioskoreoj estas venenaj. La dioskoreoj similas laŭ la gusto kiel batatoj, sed ili ne estas parencaj.

Ekonomia signifo

“Dioscorea“ spec., rikoltita ĉe Tena Kourou en Burkinafaso
“Dioscorea“ spec., rikoltita ĉe Tena Kourou en Burkinafaso

La plej granda kultivareoj estas en Afriko. La ĉefaj produktolandoj (2016) estas Niĝerio, Ganao kaj Ebur-Bordo. Inter la dek plej grandaj landoj troviĝas nur du, kiuj ne estas en Afriko: Haitio kaj Kolombio.

La plej grandaj produktantoj de dioskoreoj

Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de la Unuiĝintaj Nacioj en 2016 oni rikoltis tutmonde preskaŭ 66 milionojn da tunoj de dioskoreo. La dek plej grandaj produktantoj rikoltas kune 96,7 % de la tutmonda rikolto. Niĝerio produktas mem preskaŭ 70 %.

Sistematiko kaj disvastigo

„Dioscorea alata“)
„Dioscorea alata“)
kuntigaj folioj de „Dioscorea brachybotrya“
kuntigaj folioj de „Dioscorea brachybotrya“
habito kun simplaj folioj de „Dioscorea bulbifera“
habito kun simplaj folioj de „Dioscorea bulbifera“
tigo kun tuberoj de „Dioscorea bulbifera“
tigo kun tuberoj de „Dioscorea bulbifera“
„ Dioscorea communis“
„ Dioscorea communis“
habito kaj folioj de “Dioscorea trifida”
habito kaj folioj de “Dioscorea trifida”
6 images

La genro „Dioscorea“ ricevis sian nomon 1753 fare de Carl von Linné. La genra nomo „Dioscorea“ honoras la grekan kuraciston Dioskorido, kies libro havis grandan signifon por la medicino dum pli ol 1600 jaroj. Sinonimoj por „Dioscorea“ L. estas: „Tamus“ L., „Tamnus“ MILL., „Ricophora“ MILL., „Oncus“ LOUR., „Ubium“ J.F.GMEL., „Oncorhiza“ PERS., „Testudinaria“ SALISB. EX BURCH., „Rhizemys“ RAF., „Botryosicyos“ HOCHST., „Helmia“ KUNTH, „Sismondaea“ DELPONTE, „Epipetrum“ PHIL., „Borderea“ MIÉGEV., „Elephantodon“ SALISB., „Hamatris“ SALISB., „Merione“ SALISB., „Polynome“ SALISB., „Strophis“ SALISB., „Higinbothamia“ ULINE, „Nanarepenta“ MATUDA,“Hyperocarpa“ (ULINE) G.M.BARROSO, E.F.GUIM. & SUCRE.

La genro „Dioscorea“ estas en la Tropikoj ĝis la moderklimataj zonoj preskaŭ tutmonde disvastigita. En Ĉinujo ekzistas 52 specioj, 21 de tiuj nur tie. Kelkaj estas en kelkaj regionoj neofitoj.

La sole en Mezeŭropo hejmiĝintaj specioj estas „Dioscorea communis“ kaj „Dioscorea balcanica.

Specioj

La genro („Dioscorea“) havas 350 ĝis 800 speciojn:

• “Dioscorea chouardii” GAUSSEN (sin.: “Borderea chouardii”(GAUSSEN) GAUSSEN & HESLOT): Tiu ĉi endemio nur hejmiĝas en la hispanaj Pireneoj en la valo Noguera Ribagorzana.

  • „Dioscorea communis“ (L.) CADDICK & WILKIN, sin.: „Tamus communis“ L., „Tamus edulis“ LOWE): Ĝi hejmiĝas en Okcidenteŭropo kaj de la Makaronezio trans la Mediteraneo ĝis Irano.
  • Dioscorea esculenta aŭ Azia dioskoreo.
  • Dioscorea japonica aŭ Japana dioskoreo.
  • Ĉina dioskoreo, „(“Dioscorea obtusifolia” Hook. & Arn., Syn.: “Dioscorea oppositifolia” L., “Dioscorea opposita” Thunb.): Ĝi formas vertikalajn tuberojn.
  • Dioscorea oppositifolia
  • Dioscorea pentaphylla
  • Dioscorea polystachya TURCZ. (Syn.: “Dioscorea batatas” DECNE., “Dioscorea decaisneana” CARRIÈRE, “Dioscorea doryphora” HANCE, “Dioscorea swinhoei” Rolfe, “Dioscorea rosthornii” Diels, “Dioscorea cayennensis” var. “pseudobatatas” HAUMAN, “Dioscorea potaninii” PRAIN & BURKILL,”Dioscorea pseudobatatas” (HAUMAN) HERTER)
  • “Dioscorea pyrenaica” BUBANI & BORDÈRE EX GREN. (Syn.: „Borderea pyrenaica“ MIÈGEV.): Ĝi troviĝas en la Pireneoj de Francujo kaj Hispanujo.
  • Zanzibara dioskoreo (“Dioscorea sansibarensis” PAX)
  • Hinda dioscoreo (“Dioscorea trifida” L. f.)

Literaturo

  • Chih-chi Ting & Michael G. Gilbert: „Dioscoreaceae“: „Dioscorea“ – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): „Flora of China.“ Volume 24 – „Flagellariaceae through Marantaceae.“ Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2000, ISBN 0-915279-83-5.
  • Arten und Synonyme, Uni Melbourne.
  • Webarchiv text=“Soyatech.com“ e-news, Meldung „China, Singapore Will Jointly Develop Energy-Intensive Plants for Biofuel Feedstocks“ vom 11. Dezember 2007 url=http://www.soyatech.com/news_story.php?id=5983 Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine wayback=20090417221041 archiv-bot=2018-03-25 23:55:22 InternetArchiveBot
  • Rafaël Govaerts (Hrsg.): Datenblatt bei „World Checklist of Selected Plant Families“ des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Abgerufen am 24. Juni 2018
  • Vernon Hilton Heywood: „Dioscoreaceae.“, In: Thomas Gaskell Tutin u. a.: „Flora Europaea.“ Band 5, Cambridge University Press, 1980, ISBN 0-521-20108-X, S. 84–85.

Vidu ankaŭ


Read next

In 59 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article