factograf
EO

muzeo de la juda diasporo en Tel-Avivo, Israelo

Diaspora Muzeo

Diaspora Muzeo

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1978-Majo-15
estasmuzeo, interreta datenbanko, muzeo de historio
landoIsraelo
troviĝas en administra unuoTel-Avivo
la Diaspora Muzeo de la Tel-Aviva Universitato
la Diaspora Muzeo de la Tel-Aviva Universitato
delegacio de Germana Esperanto-Junularo antaŭ la Diaspora Muzeo kadre de german-israela junulara interŝanĝa programo post la IJK 1986
delegacio de Germana Esperanto-Junularo antaŭ la Diaspora Muzeo kadre de german-israela junulara interŝanĝa programo post la IJK 1986
2 images

Diaspora Muzeo (hebree בית התפוצות, Beit Hatefutsot, signifante "Domo de la Diasporo") - plennome "la Nahum Goldmann Muzeo de la Juda Diasporo", situas en la kampuso de la Tel-Aviva universitato en la urboparto Ramat Aviv de Tel-Avivo, Israelo. Prezidanto de la muzeo estis Natan Ŝaranskij.

Kiam ĝi malfermiĝis en majo 1978, multaj muzeaj fakuloj konsideris la institucion unu el la plej novecaj muzeoj de la mondo.

La Diaspora Muzeo uzas modernajn teknikojn kaj aŭd-vidajn prezentaĵojn por videbligi la historion de komunumoj de la juda diasporo tra la jarcentoj kaj tra la monto, kaj por sekvigi la sorton de la juda popolo de la tempo de forpelo el Judio kaj mallibereco en Babilonio antaŭ 2 600 jaroj ĝis la nuntempo. La ekspozicioj estas aranĝitaj laŭteme, kun studa areo en ĉiu etaĝo de la konstruaĵo.

La ideon pri fondo de Diaspora Muzeo prezentis Nahum Goldmann, fondinto kaj prezidanto de la Monda Juda Kongreso. La ideo estis krei monumenton pri la juda diasporo kaj historia kaj nuntempa. La strukturo de la muzeo baziĝis laŭ propono de la poeto Abba Kovner dividi la daŭran ekspozicion en ses temajn partojn.

Laŭ Jesaja Weinberg, la unua direktoro de la muzeo, "Beth Hatefutsoth naskiĝis, mi kredas, el forta kvankam neesprimita bezono savi aŭ rekapti kaj konservi ion kio estis en danĝero esti perdita: la juda historia identeco. La celo de la muzeo estis unuavice eduka. Ĝi estis planita kiel komunika kanalo ankaŭ por estontaj generacioj, sed unuavice por la nuntempo."

Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article