factograf
EO

nacie liberala partio de la Vajmara Respubliko

Deutsche Volkspartei

Deutsche Volkspartei

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1918-Decembro-15
estaspartio
landoGermana Regno
fondintoGustav Stresemann
priskribita en fontoDresdner Hefte

La Germana Popola Partio - germane Deutsche Volkspartei (DVP), estis politika partio de nacia liberalismo en la Vajmara Respubliko. En 1918 ĝi fondiĝis kaj heredis la tradiciojn de la antaŭa Nacia Liberala Partio (germane Nationalliberale Partei) de la Germana Imperiestra Regno.

Konataj partianoj estas la fonda partiprezidanto kaj pli posta kanceliero kaj ministro pri eksteraj rilatoj Gustav Stresemann, la juristo kaj industriisto Jakob Riesser, kunfondinto de la partio, la administra juristo Ernst von Richter, kiu estis financa ministro en la subŝtato Prusio dum la tempo de hiperinflacio komence de la 1920-aj jaroj, Julius Curtius, kiu oficis kiel ministro pri ekonomio kaj eksteraj rilatoj, kaj Otto Boelitz, la pli posta fondanto de la kristandemokratia partio CDU en Vestfalio. Krom en du registaroj de Joseph Wirth inter majo 2021 kaj novembro 1921 la partio inter la jaroj 1920 kaj 1931 partoprenis en ĉiuj registaroj de la Vajmara Respubliko.


Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article