Dennis MORGAN (fakte Earl Stanley Morner, naskiĝis 20-a de decembro 1908 en Prentice, Viskonsino; mortis la 7-a de septembro 1994 en Fresno, Kalifornio) estis usona kantisto kaj filmaktoro.
Morgan estis unu el la ĉefaj aktoroj de Warner Bros. en la 1940-aj jaroj, laborante kune kun sia bona amiko Jack Carson en multaj filmoj, el kiuj pluraj estis kamaradaj filmoj. Liaj pintaj jaroj estis inter 1943 kaj 1949. Li ankaŭ faris sporadajn televidajn gastaperojn en la 1950-aj jaroj, aperante en programoj kiel Alfred Hitchcock Presents. Lia lasta apero estis foja televida reklamo post 1955.
Eksteraj ligiloj
- Dennis Morgan ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Jack Carson Tributo
- Stanley Morner '30, Carroll Universitato
