Daniel TOMPKINS (21-a de junio 1774 - 11-a de junio 1825) estis usona politikisto, advokato, kongresano, 4-a Guberniestro de Nov-Jorkio (1807-1817) kaj 6-a vicprezidanto de Usono (1817 –1825) dum la prezidanteco de James Monroe.
Li estis delegato en 1801 por la novjorkia konstitucia konvencio kaj servis por la novjorkia Supera Kortumo el 1804 ĝis 1807.
Li apartenis al la Demokrat-Respublikana Partio.
