
Corneliu Zelea Codreanu [korneliŭ zelja kodrjanu] estis rumana politikisto, naskiĝis kiel Corneliu Codreanu (laŭ lia naskiĝatesto) la 13-an de septembro[jul.]/ 25-an de septembro 1899[greg.] en Iași, mortis la 30-an de novembro 1938 en Tâncăbeşti. Li estis pli precize ekstremdekstrulo kaj kreinto kaj ĉefo de la Fergvardio. Tiu antisemita kaj kontraŭkomunisma movado funkciis laŭ lia gvidado per terorismo, atencoj kaj murdo ĉefe en la periodo inter la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Kiel forta admiranto de Adolf Hitler, li estis kromnomita "La Kapitano".
Dum sia vivo en Rumanio, Codreanu estis admirata de multaj, precipe junuloj, kaj ankaŭ estis nerekte komparita kun Jesuo. Eĉ en modernaj tempoj, ekzistas adorantoj en Rumanio de Codreanu kaj lia movado, la Fergvardio.
