factograf
EO

Columbia Pictures

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1918
estasfilmkompanio, filmdistribua kompanio
landoUsono
All data from the card 1
Lando
Usono

Columbia Pictures Industries, Inc. (CPII) estas usona filmo-produkta kaj distribua studio de la Grupo Sony Pictures Motion Picture, nome divizio de Sony Pictures Entertainment, subbranĉo de la japana konglomeraĵo Sony. Ĝi estas unu el la ĉefaj filmostudioj en la mondo, membro de la tiel nomitaj Big Six (Grandaj Ses). Ĝi estis unu el la tiel nomitaj Little Three (Malgrandaj Tri) inter la ok ĉefaj filmostudioj de la Ora Epoko de Holivudo.

La studio, origine fondita en 1918 kiel "Cohn-Brandt-Cohn Film Sales" fare de fratoj Jack kaj Harry Cohn kaj amiko de Jack nome Joe Brandt, publikigis sian unuan filmon en Aŭgusto 1922. Ĝi adoptis la nomon Columbia Pictures en 1924 kaj tio publikiĝis post du jaroj. La nomo estas deriva el "Columbia", nome nacia personigo de Usono, kiu estas uzata kiel logoo de la studio.

En siaj komencaj jaroj ĝi estis minora produktanto en Holivudo, sed Columbia ekkreskiĝis fine de la 1920-aj jaroj, ĉefe danke al sukcesa asocio kun reĝisoro Frank Capra. Ĝi estas la kvina plej granda ĉefa filmostudio de la mondo.

Kun Capra kaj aliaj, Columbia iĝis unu el ĉefaj hejmoj de la nomita komedio screwball. En la 1930-aj jaroj, la ĉefaj kontraktitaj gesteluloj de Columbia estis Jean Arthur kaj Cary Grant (kiu estis kunhavita kun RKO Pictures). En la 1940-aj jaroj, Rita Hayworth iĝis la ĉefa stelulino de la studio ĝis la fino de la 1950-aj jaroj. Rosalind Russell, Glenn Ford, kaj William Holden estis aliaj gravaj steluloj de la studio.

En 1982, la studio estis aĉetita de Coca-Cola; tiun saman jaron ĝi lanĉis TriStar Pictures kiel kuna aventuro kun HBO kaj CBS. Kvin jarojn poste, Coca-Cola ŝanĝis Columbia, kiu estis vendita al Tri-Star ĉar tiu lasta iĝis Columbia Pictures Entertainment. Post mallonga periodo de sendependeco kaj Coca-Cola retenante financan intereson, la kombinita studio estis akirita de la japana entrepreno Sony en 1989.

Literaturo

  • Dick, Bernard F. (1992). Columbia Pictures: Portrait of a Studio. The University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-1769-0.
  • Yule, Andrew. (1989) Fast Fade: David Puttnam, Columbia Pictures, and the Battle for Hollywood. Nov-Jorko: Delacorte Press. ISBN 0-440-50177-6. OCLC 243349960.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo (angle)
  • SonyPictures.net (list of worldwide sites)
  • Columbia Pictures Cartoons Arkivigite je 2013-01-02 per Archive.today el Big Cartoon DataBase
  • Columbia Pictures at Reel Classics: The History of a Logo – the Lady with the Torch
  • Columbia Pictures Still Photographer Contract 1945 Arkivigite je 2014-04-23 per la retarkivo Wayback Machine at Ned Scott Archive

Read next

In 75 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article