factograf
EO

Christian Daniel Rauch

Christian Daniel Rauch

Key facts

naskiĝdato1777-Januaro-02
mortdato1857-Decembro-03
okuposkulptisto, arthistoriisto, vidartisto
naskiĝlokoBad Arolsen
mortlokoDresdeno
honorigoHonora civitano de Berlino
All data from the card 2
Honorigoj
(1853) Maksimiliano-Ordeno Pro la Merito pri la Sciencoj kaj Artoj Honora civitano de Berlino
Membrecoj
Germana Arkeologia Instituto Reĝa Svedia Akademio de Liberaj Artoj Akademie der Künste Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj Akademio de Belartoj de Francio
Statuo de Blücher en Berlino.
Statuo de Blücher en Berlino.

Christian Daniel RAUCH (naskiĝinta la 2-a de januaro 1777 en Bad Arolsen, mortinta la 3-a de decembro 1857 en Dresdeno) estis germana skulptisto. Li estis gvidanto de la klasikismo en Germanio.

Vivo

La filo de princa ĉambroservanto trejnitis kvin jarojn kiel ŝtontajlisto fare de la kortega skulptisto Friedrich Valentin. En 1795 li ekdeĵoris en la ateliero de Christian Ruhl en Kassel kaj frekventis la tiean akademion. Du jarojn pli malfrue li vokitis fare de reĝino Luiza de Meklenburgo-Strelitz al Potsdam. Tie oni lasis al li tamen sufiĉe da libertempo por plukleriĝi. En 1802 liaj unuaj verkoj furoris ĉe la akademia ekspozicio kaj vekis la intereson i.a. de Johann Gottfried Schadow.

En 1804 li petis la denoncon ĉe la reĝo por vojaĝi Romon kie li restis kun kelkaj interrompoj ĝis 1818. Danke al la perado de Wilhelm von Humboldt oni komisiis lin fari la surtomban figuron de la reĝino Luiza, kio famigis lin tuj.

En la 1819-a jaro li malfermis atelieron en Berlino kie li kunlaboris i.a. kun Christian Wilhelm Tieck kaj Karl Friedrich Schinkel. Sed li nen nur laboris en Berlino sed ankaŭ por la reĝo Ludoviko la 1-a (Bavario).

Graveco

Rauch jam dumvive konsideritis esti la plej grava skulptisto de Germanlando. El lia disĉiplaro menciindas Reinhold Begas, Friedrich Drake kaj Ernst Rietschel.

Verkoj (elekto)

  • Apartenas al la plej gravaj verkoj la monumento por la pedagogo August Hermann Francke en Halle (Saale). En reliefe larĝiĝanta figurgrupo kie videblas la pedagogo flankita de du infanoj, Rauch sukcesis fari modestan-burĝan monumenton. Ĝi reprezentas la karitaton kaj humilecon sen iu kopiado de kristanaj bildaj tradicioj.
  • Per la monumento por Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario) en Munkeno Rauch kreis novan kaj unikan tipon de omaĝilo al regantoj en maldominanta pozo. Kontraŭe, la suvereno estas sidante tre malstreĉite kaj gaĵumore-bonvoleme.
  • Dum la lasta kreiva periodo Rauch tre okupiĝis pri la monumento de Frederiko la 2-a (Prusio) (de 1836 ĝis 1851). Tie li faris la plej gravan memorigilon de matura klasikismo.
  • Etplastikoj liaj ankaŭ gravis, ekz. Goethe im Hausrock (1828, Kastelo Tegel)

Eksteraj ligiloj

Read next

In 26 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article