factograf
EO
Sign in

komunumo de Italio

Chieti

Chieti

Key facts

loĝantaro48 455
areo59,57km²
estaskomunumo de Italio
landoItalio
dato de fondo aŭ kreo1181 BC
supermara alteco330m
All data from the card 19
Ŝtato
Italio
Regiono
Abruco
Provinco
CH Chieti
Geografia situo
42° 21′ N, 14° 10′ O 42.35111388888914.167427777778
Supermara alteco
330 m
Areo
58 km²
Loĝantaro
48 455 (2023)
Loĝdenso
813 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj
Brecciarola
Najbaraj komunumoj
Bucchianico, Casalincontrada, Cepagatti (PE), Francavilla al Mare, Manoppello (PE), Pescara (PE), Ripa Teatina, Rosciano (PE), San Giovanni Teatino, Torrevecchia Teatina
Patrono
Justinus de Chieti
Festa tago
11-a de majo
Nomo de loĝantoj
teatini, chietini
Poŝtkodo
66100
Imposta kodo
C632
Kodo laŭ ISTAT
069022
Telefona prefikso
0871
Estro
Diego Ferrara (ekde 2020)
Retpaĝo
Oficiala retejo
la sonorila turo de la urba katedralo, dediĉita al la patrono kaj loka sanktulo Justinus (itale San Giustino di Chieti)
la sonorila turo de la urba katedralo, dediĉita al la patrono kaj loka sanktulo Justinus (itale San Giustino di Chieti)
la kupolo de la katolika kirko sankta Francisko
la kupolo de la katolika kirko sankta Francisko
3 images
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chieti (stacidomo).
„ Mi vidis Teate, kie jam esti s la seĝo de la patrino de Aĥilo; kaj de tio estas testimonoj vorto? tiuj de l'urbeto kjeĝa. ”
— Fazio degli Uberti

Chieti [KJEti], historie latine Teati aŭ Teate, estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Chieti de la regiono Abruco, kaj estas ja ĉefurbo de sia provinco. Komence de 2023 en la komunumo vivis 48 455 loĝantoj sur areo de 59,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 813 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Justinus (itale San Giustino di Chieti), kiu aparte festiĝas en la urba festotago la 11-an de majo.

Geografio

aparte atentu la tekston pri la urba trolebusa linio, daŭre la sola en la provinco
aparte atentu la tekston pri la urba trolebusa linio, daŭre la sola en la provinco

Chieti troviĝas en la centr-orienta parto de Abruco, sur monteto kiu disdividas la akvojn de rivero Pescara (norde) de tiuj de rivero Alento (sude). Najbaras la komunumoj Bucchianico, Cepagatti, Francavilla al Mare, Manoppello, Peskaro, Ripa Teatina, San Giovanni Teatino, Torrevecchia Teatina, Casalincontrada kaj Rosciano.

La urbo estas formata de la malnova parto, troviĝanta sur la monteto, kaj de la nova parto, kuŝanta en la valo norde de la monteto kaj ampleksa ĝis la dekstra flanka digo de la rivero, kiu evoluis sekvante ĉefe la antikva strato Tiburtina-Valeria, kiu ĝin trairas.

Ĝi ĝuas favoran geografian pozicion, ĉu ĉar malproksime de la adriatika marbordo kaj de la montoj Majella kaj Gran Sasso en speciala varieco de panoramoj, ĉu ĉar apud la ĉefaj aŭtovojoj de Centra Italio (i.a. A14 kaj A25).

La malalta parto de la urbo, Chieti Scalo, naskiĝinta apud la stacio, estas popolata ĉefe de la ege multenombraj universitataj studentoj de l'universitato Gabriele D'Annunzio, kies kursojn sekvas ĉirkaŭ 23.000 studentoj (dum la lerneja jaro 2022-23).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

moderna centra kampuso de la universitato Gabriele D'Annunzio
moderna centra kampuso de la universitato Gabriele D'Annunzio


Read next

In 85 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article