Carl VAUGOIN (naskiĝinta la 8-an de julio 1873 en Vieno, mortinta la 10-an de junio 1949 en Krems) estis aŭstra politikisto.
Vivo politika
La oficiro kaj membro de la Kristansociala partio (CP) estis deputito de la parlamento de 1920-33. Kune kun Ignaz Seipel li reprezentis la konservativan vienan branĉon ene de la partio.
Kiel ministro pri la defendo de la lando (1921; 1922-33) li kreis la aŭstrian armeon Bundesheer. De septembro 1929 ĝis septembro 1930 li estis vickanceliero, de septembro ĝis decembro de 1930 kanceliero.
En 1930 li transprenis de Seipel la oficon de nacia partiestro (ĝis 1934).
Internigo kaj izoligo
Literaturo
- Ludwig Jedlicka: Ein Heer im Schatten der Parteien, 1955
- Anton Staudinger: C. Vaugoins Bemühungen um Suprematie der Christlichsozialen in Österreich 1930-32, Dissertation, Wien 1965
- Friedrich Weissensteiner kaj Erika Weinzierl (eld.): Die österreichischen Bundeskanzler, 1983
Eksteraj ligiloj
- Biografio sur la retpaĝaro parlamenta, kun foto.
