factograf
EO

CQD

CQD, en Morsa kodo: ―‧―‧     ― ―‧―     ―‧‧ estis la unua alarmsignalo por telegrafia komunikado. Ĝi estis kreita la 7-an de januaro 1904 per la "Cirkulero 57a" de la Marconi International Marine Communication Company, kaj komence uzata la 1-an de februaro de la sama jaro.

Anglalingve, la literoj CQ, sonas kiel la frazo seek you ([ci kju]) = serĉas vin, kaj estas ĉiam nuntempe uzata de la radio-amatoroj por iniciati komunikon. La literon D oni aldonas por signifi "danĝero" aŭ "krizo".

Kvankam tutmonde uzata, CQD estis neniam elektita kiel internacia normo. Dum la dua Internacia Kunveno pri Radiotelegrafio (Berlino, 1906), la germana alarmsignalo: ‧‧‧ ― ― ― ‧‧‧ (konata kiel SOS) estos adoptita.

Eksteraj ligiloj

  • La cirkulero 57a
  • Historio de CQD el earlyradiohistory.us Arkivigite je 2013-05-15 per la retarkivo Wayback Machine


Read next

In 23 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article