factograf
EO

unu el la ses gustoj de kvarkoj

C-kvarko

C-kvarko
All data from the card 2
Antaŭe
u-kvarko
Poste
t-kvarko

En partikla fiziko, la c-kvarko estas kvarko de la 2-a generacio, kies nomo estas mallongiĝo de la angla quark charm (kvarko ĉarma). Ĝi portas kvantuman nombron nomitan ĉarmecon.

Ecoj

Kiel ĉiuj kvarkoj, la c-kvarko estas fermiono de spino ½. Ĝi havas elektran ŝargon de -⅔ e kaj maso ĉirkau 1,3 GeV.c−2 (iomete pli ol tiu de protono).

La antipartiklo de la c-kvarko estas la d-kontraŭkvarko de ŝargo +⅔ e.

La ekzisto de c-kvarkoj estis malkovrita de Sheldon Glashow, Jean Iliopoulos kaj Luciano Maiani en 1970.

La unua eksperimenta pruvo pri ĝia ekzisto estis akirita en 1974 ĉe SLAC (Universitato Stanford), samtempe kun tiu de la mezono J/Ψ.

Hadronoj

Inter la hadronoj, kiuj entenas unun aŭ plurajn d-kvarkojn, estas:

  • la D-mezonoj enhavantaj unu kvarkon (aŭ antikvarkon) ĉarma kaj kaj unu u-kvarkon aŭ unu d-kvarkon;
  • la mezono Ds enhavabnta unu c-kvarkon kaj unu s-kvarkon;
  • kelkaj ‘’kvarkoniumoj’’ kiel la mezono J/Ψ (kun kvarko ĉarma kaj gia antikvarko);
  • barionoj kun c-kvarko(j).

Read next

In 58 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article