factograf
EO

la ĉefurbo de Burundo

Buĵumburo

Buĵumburo

Key facts

loĝantaro658 859
areo86,54km²
estasurbo, urbego
landoBurundo
dato de fondo aŭ kreo1871
supermara alteco774m
All data from the card 9
Lando
Burundo
Historia regiono
Germana Orient-Afriko
Lago
Tanganjiko
Situo
Buĵumburo
Areo
86,54 km² (8 654 ha)
Loĝantaro
1 300 000 (2018)
Denseco
15 021,96 loĝ./km²
Fondo
19-a jarcento
Horzono
GMT (UTC+2)
Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Buĵumburo
Buĵumburo
3 images

Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la plej granda urbo de la orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj en la jaro 2018. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la eksa ĉefurbo de Burundo kaj ekonomia centro. La urba teritorio konsistigas la provincon Bujumbura Mairie, unu el la 17 administraj provincoj de la lando, kaj krom de la lago Tanganjiko ĉirkaŭatas nur de la apudurba provinco Bujumbura Rural.

En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.

Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tutsi-dominata armeo de Burundo.

Servoj

La Internacia Flughaveno Melchior Ndadaye (BJM, HBBA) estas la sola internacia flughaveno de Burundo, kaj la sola kun pavimita aviokurejo.

La Universitato de Burundo (france Université du Burundi, akronime UB) estas publika universitato troviĝanta en Buĵumburo. Fondita en 1964, ĝi konsistas el ok fakultatoj kaj kvin institutoj kaj havas studentan aliĝecon de proksimume 13 000. Ĝi estas bazita en tri kampusoj en Buĵumburo kaj kvara en Gitego. Ĝi prenis ties nunan nomon en 1977 kaj ĝis nuntempe estas la ununura publike financata universitato en la lando.

La Universitato Espero de Afriko (france Université Espoir d'Afrique, mallongigita HAU aŭ UEA) estas malgranda anglalingva privata kristana universitato en Burundo.

Esperanto en Buĵumburo

En decembro 2019 okazis en Buĵumburo la 7a Afrika Kongreso de Esperanto organizita de la Afrika Komisiono de UEA kaj de la landa Asocio ANEB. Aliĝis 200 personoj. Partoprenis 135 personoj, el Burundo, Tanzanio, orienta DR Kongo, Kamerunio, Togolando kaj Madagaskaro. UEA estis reprezentata de sia estrarano Jérémie Sabiyumva. ILEI estis reprezentata de sia prezidanto Mireille Grosjean. TEJO estis reprezentata de Rakoen Maertens el Belgio kaj Francesco Maurelli el Italio.

Ekde 2021 ekzistas Tanganika Esperanto-Domo, duetaĝa vilao en la kvartalo Kibenga-Lac. Ĝi estas la sidejo de Afrika Esperanto-Instituto kaj Islama Esperanta Klubo, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Tie regule okazas staĝoj (kun valoraj trejnistoj el Eŭropo) kaj funkcias biblioteko.

Read next

In 145 languages

eoAfrikaansአማርኛaragonésالعربيةمصرىasturianuazərbaycancaتۆرکجهBasa Baliбеларуская (тарашкевіца)беларускаябългарскиবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskicatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄нохчийнCebuanoکوردیčeštinaCymraegdanskDeutschZazakiΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraestremeñuفارسیsuomifrançaisarpetanNordfriiskFryskGaeilgeGàidhliggalegoHausa客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתFiji HindihrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենBahasa IndonesiaInterlingueIñupiatunIlokanoIdoíslenskaitaliano日本語JawaქართულიTaqbaylitKabɩyɛKongoқазақшаYerwa Kanuri한국어kurdîkernowekкыргызчаLatinaLëtzebuergeschLingua Franca NovaLigurelombardlingálalietuviųlatviešuMalagasyмакедонскиമലയാളംмонголमराठीкырык марыBahasa MelayuNederlandsnorsk nynorsknorskNovialChi-ChewaoccitanиронਪੰਜਾਬੀPapiamentupolskiPiemontèisپنجابیپښتوportuguêsRuna SimiikirundiromânăрусскийIkinyarwandaᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤScotsسنڌيsrpskohrvatski / српскохрватскиTaclḥitSimple EnglishslovenčinaslovenščinaanarâškielâchiShonaSoomaaligashqipсрпски / srpskiSesothosvenskaKiswahiliślůnskiதமிழ்тоҷикӣไทยTürkmençeTagalogTürkçeудмуртукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvènetovepsän kel’Tiếng ViệtWinarayWolof吴语მარგალურიייִדישYorùbáⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文isiZulu

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article