


Bolu estas la ĉefurbo de provinco Bolu en azia parto de Turkio. Ĝi situas en la norda parto de centra Turkio, en la nigramara regiono (turke Karadeniz Bölgesi) de la lando, do sude de la Nigra Maro. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo kaj ankaŭ soldata bazo. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 184 682 loĝantoj sur areo de 27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 840 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
- Areo: 1,524 km² (kun la plena distrikto)
- Supermara alteco: 725 m
- Loĝantaro: 195,209 (2016)
- Horzono: UTC +2 (somere UTC + 3)
- Telefonkodo: (+90) 374
- Poŝtkodo: 14 000
- Aŭtokodo: 14
- 40° 44′ N, 31° 36′ O 40.73472222222231.6075
Geografio
Bolu situas sur montaro. Ĝi troviĝas 139 kilometrojn de Ankaro [1].
Historio

Bolu estis parto de unu el la hititaj regnoj ĉirkaŭ 2000 antaŭ Kristo kaj poste 500 antaŭ Kristo iĝis unu el la gvidantaj grandurboj de la Regno de Bitinio. Dum la Romia Imperio la urbo estis ofte nomita Claudiopolis. Imperiestro Teodozo la 2-a igis ĝin la ĉefurbo de nova provinco kun la nomo Honorias. La grandurbo estis konata kiel Hadrianopolis sub la bizanca rego. Turkmenoj migrantaj okcidente loĝis en la urbo en la 11-a jarcento kaj ĝi estis referita kiel Boli. Ĝi estis rekaptita fare de bizancanoj en 1097, sed estis rekaptita en 1197. La urbo ĉesis ekzisti kiel episkopejo en la 15-a jarcento. En 1325 la urbo estis konkerita fare de la Otomana Regno.
Ekonomio
Bolu havas longan butikstraton kaj allogan arbarkovritan montkamparon. Merkattago estas lundo, kiam homoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venas en urbon.
Klimato
Bolu havas humidan kontinentan klimaton kun influo de oceana klimato. Estas malvarmaj vintroj kun neĝoj kaj varmaj someroj kun malvarmetaj noktoj. La suma precipitaĵo estas jare 555 mm. La klimato de Bolu estas simila al la klimato de Budapeŝto. La averaĝa jara temperaturo estas 11 °C.
