factograf
EO
Sign in

Bild

Bild

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1952
estastaggazeto, entrepreno
landoGermanio
fondintoAxel Springer
All data from the card 13
Ĝenro
ĝenerala
Periodeco
ĉiutaga
Lando
Germanio
Urbo
Berlino
Publikigisto
Axel Springer
Ĉefredaktisto
Kai Diekmann
Establodato
1952
Fondinto(j)
Axel Springer
Moto
Bild wirkt • Bild' Dir Deine Meinung
Lingvoj
germana
Eldonkvanto
3.650.000
ISSN
-
Retejo
www.bild.t-online.de
Bild, varbilo por la triopo
Bild, varbilo por la triopo

Bild estas taga gazeto en Germanio, fondita en 1952. Kun eldonkvanto de pli ol 3,5 milionoj ĝi estas la plej granda taga gazeto en Eŭropo kaj la tria plej granda en la mondo (2004). Ĝi apartenas al la eldonejo Axel Springer, kiu ankaŭ eldonas „Die Welt“ („La mondo“).

Bild estas bulevarda gazeto, konsiderita kiel sensaciema kaj pro tio ofte kritikata. Ĝi tamen (aŭ pro tio) havas grandan influon sur la publika opinio de Germanio. Ĝiaj artikoloj havas grandegajn titolliniojn kaj mallongajn artikolojn en (tre) simpla lingvo.

Bild aperas de lunde ĝis sabate, ĝemela Bild am Sonntag dimanĉe. Sport Bild (eldonkvanto 530.000, 2009) temas nur pri sporto kaj aperas unufoje semajne, merkrede.

Hans Esser

Hans Esser estis la pseŭdonimo, per kiu la kaŝesplora ĵurnalisto Günter Wallraff en 1977 sukcesis esti dungita kiel redaktoro ĉe Bild. Dum sia 3½-monata deĵoro en la redaktejo li konatiĝis kun la tipo de ĵurnalismo, kiu estas tipa por Bild. Wallraff publikigis tion en sia libro „Der Aufmacher. Der Mann, der bei "Bild" Hans Esser war“, en kiu li riproĉas al la gazeto malobservadon de bazaj ĵurnalismaj principoj kaj maldecajn esplormetodojn. Juraj procesoj pri tio finiĝis nur en 1984 per verdikto plejparte pozitiva por Wallraff.

Ĉefredaktoroj

  • 1952: Rolf von Bargen
  • 1952–1958: Rudolf Michael
  • 1958–1960: Oskar Bezold
  • 1960–1962: Karl-Heinz Hagen
  • 1961–1971: Peter Boenisch
  • 1971–1980: Günter Prinz
  • 1981–1988: Horst Fust
  • 1988–1989: Werner Rudi
  • 1989–1990: Peter Bartels
  • 1990–1992: Hans-Hermann Tiedje
  • 1992–1997: Claus Larass
  • 1998–2000: Udo Röbel
  • ekde 2001: Kai Diekmann

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de Bild Arkivigite je 2016-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • Oficiala retejo de Bild am Sonntag
  • Oficiala retejo de Sport Bild

Read next

In 41 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article