factograf
EO
Sign in

urbo en Barato

Bikaner

Bikaner

Key facts

loĝantaro529 007
areo155km²
estasurbo, urbego
landoBarato
supermara alteco242m
All data from the card 9
Lando
Barato
Ŝtato
Raĝastano
Situo
Bikaner
Areo
270 km² (27 000 ha)
Loĝantaro
723,982 (2008)
Horzono
UTC + 5:30
Poŝtkodo
334 0xx
Telefona antaŭkodo
151
Aŭtokodoj
RJ-07
Larĝa foto pri palaco en Bikaner
Larĝa foto pri palaco en Bikaner
2 images

Bikaner (बिकाणो), (hindie: बीकानेर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Raĝastano.

En la urbo vivas 529 007 loĝantoj sur areo de 155 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 413 loĝantoj/km².

Geografio

Bikaner etendiĝas en la nord-okcidenta parto de la lando. Ĝajpuro troviĝas 334, Delhio 456 km-ojn.

Historio

Antaŭ la 15-a jarcento la regiono, kie nun estas Bikaner, estis oazo en dezerto. Bikaner fondiĝis en 1488, sed pli frue jam fortikaĵo konstruiĝis. Nun ĝi estas jam ruino, sed ankaŭ nova fortikaĵo konstruiĝis. Dum la 18-a jarcento okazis sanga milito inter la regantoj. En 1818 la britoj akiris la urbon. En 1928 kaj en 1987 kanaloj pretiĝis, kiuj donis akvon al la terkultivistoj.

Trafiko

Bikaner havas flughavenon kaj 2 stacidomojn. La vojoj estas konvenaj. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Bikaner havas dezertan klimaton, kie regas varmegaj someroj (eĉ 48 °C), vintre tre malofte la temperaturo falas ĝis frostopunkto. Jare pluvas 240 mm. Inter oktobro-aprilo neniam pluvas.

Vidindaĵoj

Galerio

6 images

Ĝemelurboj

Internaĵo de templo en Bikaner
Internaĵo de templo en Bikaner


Read next

In 69 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article