factograf
EO

komunumo en la departemento Doubs de Francio

Besançon

Besançon

Key facts

loĝantaro118 489
areo65,05km²
estaskomunumo en Francio, urbego
landoFrancio
supermara alteco281m
estroLudovic Fagaut
All data from the card 13
Regiono
Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento
Doubs
Arondismento
Besançon
Kantono
centro de ses urbaj kantonoj
Hist. regiono
Franĉkonteo
INSEE kodo
25056
Poŝtkodo
25000
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Ludovic Fagaut
Loĝantaro
118 489 (2023)
Loĝdenso
1 822 loĝ./km²
Alto
281 m
Areo
65,05 km² (6 505 ha)
La rivero Doubs kaj la kajo Vauban
La rivero Doubs kaj la kajo Vauban
2 images

Besançon [], en Esperanto Bezansono estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco []) kaj en la historia regiono Franĉkonteo - la urbo estas la prefektejo, do la administra centro, de la departemento Doubs, kaj historie ankaŭ estas la ĉefurbo de la kultura regiono Franĉkonteo. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 118 489 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Besançon (france arrondissement de Besançon), la okcidenta parto de la departemento, kaj estas la centro de ses urbaj kantonoj.

Ĝi estas agnoskita kiel Arta kaj historia urbo de Francio ekde 1986 kaj Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

Geografio

Urbaj partoj de Bezansono
Urbaj partoj de Bezansono

Besançon troviĝas en la mezo de la regiono Franĉkonteo, 325 km sudoriente de Parizo kaj 50 km nordokcidente de Svislando.

Kvartaloj

La komunumo konsistas el dek kvar grandaj kvartaloj kun miriga diverseco de Velotte (2000 loĝantoj) kun ĝia aspekto de vasta kampara vilaĝo ĝis la densloĝaro de Planoise (19 000 loĝantoj) tra Battant - malnova distrikto de vitkultivantoj:

  1. Centro (La Boucle kaj Saint-Jean) - Chapelle des Buis (10796),
  2. Velotte (2201),
  3. Grette-Butte (9399),
  4. Battant (4188),
  5. Chaprais (15439),
  6. Bregille - Prés-de-Vaux (3093),
  7. Saint-Ferjeux - Rosemont (6176),
  8. Montrapon-Fontaine-Écu - Montboucons - Temis (13369),
  9. Saint-Claude - Torcols (13975),
  10. Palente - Orchamps (14057),
  11. Vaites - Clairs-Soleils (4118),
  12. Planoise - Châteaufarine - Hauts du Chazal (19531),
  13. Tilleroyes - Trépillot (1342),
  14. arbaro de Chailluz.

Historio

La citadelo de Besançon.
La citadelo de Besançon.

Laŭ la skribaĵoj de Julio Cezaro dum sia konkero de kelta Gaŭlo, la latina nomo de la urbo estis Vesontio. Tiam, ĝi estis ĉirkaŭita de sep montetoj kaj de ligna paliseto. La vorto Vesontio evoluis por fariĝi Besantio, Besontion kaj progrese aperis la moderna franca formo, Besançon. La loĝantoj ankoraŭ memoras pri tiu periodo, ĉar ili estis nomitaj la Bisontins.

En 1668, Vauban desegnis la konstruplanon de granda citadelo. Tiu ĉi, tamen, estis fakte konstruita de la Hispanoj: nur kun la traktato de Nijmegen (1678) fariĝis la regiono definitive franca. Ludoviko la 14-a kaj Vauban finpretigis do vastan reton de fortikaĵoj, kiuj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭe.

En 1871, la ribela kunteksto estis iniciato por la Komunumo de Besançon.

Vidindaĵoj

Lokaj famuloj

17-a jarcento: Vauban pro lia fortikaĵo de la urbo, klasigita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

18-a jarcento: Parmentier partoprenante konkurson organizita de "Académie des Sciences de Besançon" (Akademio pri sciencoj de Besançon) proponis plikonigi terpomon.

19-a jarcento: Charles Fourier, la fratoj Lumière, Victor Hugo, Pierre-Joseph Proudhon, Charles Nodier

20-a jarcento: Tristan Bernard

Esperanta vivo

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 75 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2004, kaj 42 voĉdonojn (0,16% de voĉoj) en 2009.

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala TTT-ejo (franclingve)
  • Urbo gvidretejo (franclingve - baldaŭ angla lingvo)

Read next

In 123 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article