factograf
EO

armilo

Batalhakilo

Batalhakilo

Batalhakilo aŭ bataltoporo estas armilo kiun oni tenas unu- aŭ du-mane.

Formoj

La metalhakilo estis armilo por la kavalerio aŭ infanterio. La armilo havis diversajn longecojn, klingo-larĝecojn, klingoformojn (duonluna, kojnoforma, duobla kaj unuobla klingo, diverslongaj barboj) kaj tenillongeco. Batalhakiloj ekzistis el ŝtono, obsidiano (Sudameriko), bronzo, fero kaj ŝtalo.

Batalhakiloj estas ĝenerale pli malpezaj ol ila hakilo por ke la portanto ne fariĝu tro rapide laca. Batalhakiloj pezas inter 0,5 kg kaj 3 kg, kaj longas inter 30 cm kaj 1,5 m. Parte la truoj en la klingo reduktas la pezon.

La plej konata neeŭropa batalhakilo estas la tomahoko, kiu ekzistas kun ŝtonklingo aŭ ferklingo. En Hindujo estas konata la tabarzino. Ĝi estis nur el ŝtalo kun duonlunforma klingo.

Historio

batalhakilo en la Dana Nacia Muzeo
batalhakilo en la Dana Nacia Muzeo
avara-slava batalhakilo en la arkeologia muzeo de Split (ĉ. 7a ĝis 8a jarcento)
avara-slava batalhakilo en la arkeologia muzeo de Split (ĉ. 7a ĝis 8a jarcento)
Rekonstruo de vikinga batalhakilo
Rekonstruo de vikinga batalhakilo
princelektisto Johano Frederiko kun glavo kaj duko Morico kun batalhakilo (Guldengroschen 1543, monfarejo Buchholz)
princelektisto Johano Frederiko kun glavo kaj duko Morico kun batalhakilo (Guldengroschen 1543, monfarejo Buchholz)
4 images

Pra- kaj fru-historio

La batalhakilo povas esti rigardata kiel unu el la plej malnovaj armiloj de la homaro.

Ĉe la keltoj, la ĝermanoj kaj aliaj popoloj de la antikvo la batalhakilo estis uzata de batalistoj, kiuj ne havas la sufiĉan monon aŭ povon por uzi glavon, sed batalhakiloj samtempe estas statusa simbolo de estroj.

Mezepoko

La frankoj de la frua mezepoko uzis la franciskon, nome granda ĵettoporo. En la alta mezepoko estis uzataj de piedsoldatoj (per du manoj) grandaj batalhakiloj. El tiuj evoluiĝis en la malfrua mezepoko la halebardo kaj aliaj similaj formoj (glefo, bardiŝo). La kavalerio uzis malgrandajn batalhakilojn.

Kiam la forĝisto en la mezepoko scipovis fari pli kaj pli bonajn glavojn el damaska ŝtalo ŝajnis, ke la tempo pasis por la batalhakiloj. La glavo estis tiam la armilo de la nobeloj, dum la simpla popolo uzis batalhakilojn aŭ aliaj armilojn kiel militmartelo, matenstelo kaj bataldraŝilo.

Je la fino de la 16a jarcento la batalhakilo malaperis iom post iom. Komencis la epoko de la nigra pulvo.

Uzadio de la batalhakilo en batalo

dana hakilo sur tapiŝo de Bayeux
dana hakilo sur tapiŝo de Bayeux

Literaturo

  • Gustav Friedrich Klemm: Handbuch der germanischen Alterthumskunde. Dresden: Walthersche Hofbuchhdlg. 1836. (verfügbar unter [1])

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article