factograf
EO

Municipo en Portuglaio

Batalha

Batalha

Key facts

loĝantaro15 805
areo103km²
estasmunicipo de Portugalio
landoPortugalio
supermara alteco342m
troviĝas en administra unuoDistrikto Leiria
All data from the card 6
Poŝtkodo
2440
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
15 805 (2011)
Loĝdenso
153 loĝ./km²
Alto
342 m
Areo
103,42 km² (10 342 ha)

Batalha estas portugala urbeto kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono de Pinhal Litoral, kun ĉirkaŭ de 7 500 loĝantoj. Ĝia municipo limas norde kaj okcidente kun la municipoj Leiria, oriente kun Ourém, sudoriente kun Alcanena kaj sudokcidente kun Porto de Mós.

Batalha estas sidejo de municipo kun 103,56 km² kaj 15 002 loĝantoj (2001), subdividita en 4 fregezioj: Batalha, Golpilheira, Reguengo do Fetal, São Mamede,

Historio

Monaĥejo de Batalha.
Monaĥejo de Batalha.

La 14an de Aŭgusto 1385, la fortoj de la portugala reĝo Johano la 1-a venkis, en Aljubarrota (en kampo sur la maldekstra bordo de la rivero Lena) sur kastiliaj trupoj, per kio oni liberigis Portugalion disde la ekspansiemo de la malamika reĝo, nome Johano la 1-a. Omaĝe la Superulo de Aviz konstruigis, je 4 km de la batalkampo, konstruaĵon kiu iĝis la nuna Monaĥejo de Batalha aŭ de Santa Maria da Vitória. Ĉirkaŭ tiu gotika komplekso kreskis setlejo. Manuelo la 1-a (Portugalio) la 18an de Marto 1500 publikigis la "Carta da Vila", per kiu Batalha ricevis la statuson de vila (urbeto) kaj municipo kun propra jurisdikcio, disigante ĝin disde Leiria.

La konstruado de la Monaĥejo faris la urbon centro de arkitekturaj studoj el 1540 ĝis vera lernejo de arkitekturo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Malgranda urbo disvolviĝis ĉirkaŭ la monumento, en kis centro oni starigis pilorion. Ampleksan atrion apud la komplekso de la Monaĥejo oni akiris bedaŭrinde post detruego de la domaro en la 1940-aj jaroj.

Vidindaĵoj

La gotika monaĥejo de Batalha.
La gotika monaĥejo de Batalha.
  • Monaĥejo de Batalha de Santa Maria da Vitória (1387-1533)
  • Ĉevalrajda statuo de São Nuno de Santa Maria (1966-1968)
  • Preĝejo de Exaltação de Santa Cruz (1514-1532)
  • Kapelo da Santa Casa da Misericórdia (18-a jarcento)
  • Ponto de Boutaca (1862)
  • Pilorio (kopio de 2000 de la originalo de la 16-a jarcento)
  • Konstruaĵo Mouzinho de Albuquerque - Galeria de Exposições
  • Kapelo de Nossa Senhora do Caminho
  • Mino de Barrojeiras
  • Preĝejo de Nossa Senhora dos Remédios
  • Ermitejo de Nossa Senhora do Fetal
  • Ventomuelejoj
  • Grotoj de Moeda
  • Kalkopejzaĝo
  • Ecoparque Sensorial da Pia do Urso
  • Casa da Madalena - Etnografia Muzeo da Alta Estremadura (Rebolaria)
  • Muzeo de la Comunidade Concelhia da Batalha - MCCB
  • Preĝejoj de Senhor Bom Jesus dos Aflitos, de Nossa Senhora de Fátima kaj de São Bento da Cividade en Golpilheira

Bildoj

Nefinitaj kapeloj
Nefinitaj kapeloj
Klostro de la monaĥejo
Klostro de la monaĥejo
Ĉefa pordo de la monaĥejo
Ĉefa pordo de la monaĥejo
Ponto de Boutaca (1862)
Ponto de Boutaca (1862)
Pilorio, rekonstruaĵo de 2000
Pilorio, rekonstruaĵo de 2000
Grotoj de Moeda
Grotoj de Moeda
Reguengo do Fetal
Reguengo do Fetal
São Mamede
São Mamede
8 images

Eksteraj ligiloj

  • Mosteiro da Batalha Arkivigite je 2017-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • Municipo de Batalha
  • Batalha, um lugar feito de estórias, Público, 17a de Decembro 2018


Read next

In 35 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article