factograf
EO
Sign in

Bastia

Bastia

Key facts

loĝantaro46 867
areo19,38km²
estaskomunumo en Francio
landoFrancio
supermara alteco30m
troviĝas en administra unuoHaute-Corse
All data from the card 17
Statuso
Urbo
Lando
Francio
Regiono
Korsiko
Departemento
Haute-Corse (prefektejo)
Arondismento
Bastia(ĉefurbo)
Kantono
ĉefurbo de 4 kantonoj
Komunumaro
CA de Bastia
Ĝemelurboj
Erding (Bavario, Germanio)
INSEE kodo
2B033
Poŝtkodo
20200 • 20600
Retpaĝaro
http://www.bastia.fr/
Urbestro
Pierre Savelli
Loĝantaro
46 867 (2023)
Loĝdenso
2 418 loĝ./km²
Alto
30 m(de 0 al 963 m)
Areo
19,38 km²
Horzono
UTC +1 (+2 somere)
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
2 images
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bastia (stacidomo).

Bastia [bastia] (origine korsike kaj itale, transprenita ankaŭ al la franca) estas franca ĉemara urbo lokita en la regiono Korsiko. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Haute-Corse (jen france, korsike Cismonte, "ĉi-flanke de la montoj", esperante Alta Korsiko, fakte temas pri la norda duono de la mediteranea insulo). Bastia situas je la nordoriento de la insulo, baze de la korsika kabo.

Historio

Antaŭ la alveno de la Ĝenovanoj, ekzistis mezgranda vilaĝo nomita Cardo supre de la marbordo. La nuna, ĉemara loko de Bastia, kontraŭe, grupigis nur kelkajn fiŝistajn domojn, kaj estis nomita Porto Cardo. Pliposte, la Ĝenovaj instancoj elektis enloĝiĝi ĉe la marbordo, kie ili starigis citadelon, la bastiglia. Tiu ĉi progrese fariĝis pli granda ol Cardo, kaj akiris la nomon Bastia.

Ekonomio

La urbo estas la ĉefa haveno kaj la plej komerca urbo de Korsiko, kvankam ĝi ne estas la plej multhoma, kio estas Ajaccio plisude.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2017-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.insee.fr
  • http://www.viamichelin.com/viamichelin/gbr/dyn/controller/mapPerformPage?expressMap=false&act=&pim=true&strAddress=&strCP=&strLocation=Bastia&strCountry=1424&productId=&x=0&y=0 Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

Read next

In 83 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article