factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Bas-Vully

Bas-Vully

Key facts

areo9,95km²
supermara alteco433m
estaseksa komunumo de Svislando
landoSvislando
troviĝas en administra unuoMont-Vully

Bas-Vully estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1963 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Bas-Vully situas ĉe la norda bordo de la Lago de Morato, kie la Brojo-Kanalo elfluas el la lago. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Sugiez, Nant kaj Praz.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,95km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 13,8% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bas-Vully limas en nordo al Ins (BE), en nordnordoriento al Müntschemier (BE), en nordoriento al eksklavo de Morato, en sudoriento al Galmiz, en sudo al la Lago de Morato, kaj en okcidento al Haut-Vully.

Trafiko

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Morato kaj al la svisa rapidvojo H10 3 kilometrojn norde apud Ins. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de stacidomo en Sugiez ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Morato al Neŭŝatelo. La ceteraj lokoj de la komunumo estas dum lundo ĝis vendredo konektitaj pere de poŝtaŭtolinio. Krome en Praz kaj Sugiez ekzistas ŝiphaltejoj de la ŝipoj, kiuj cirkulas sur la lagoj de Morato, Neŭŝatelo kaj Bielo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bas-Vully datiĝas el la jaro 968 kiel Williacense. La politika komunumo Bas-Vully estis fondita en la jaro 1831 per kuniĝo de la tri vilaĝoj Sugizer, Praz kan Nant.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Bas-Vully
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bas-Vully – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Read next

In 20 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article