factograf
EO
Sign in

municipo en Gelderlando, Nederlando

Barneveld

Barneveld

Key facts

loĝantaro59 992
areo177km²
estasnederlanda municipo
landoNederlando
ĉefurboBarneveld
supermara alteco10m

Barneveld (52° 8′ N, 5° 35′ O 52.1333333333335.5833333333333) estas municipo kaj vilaĝo en la meza parto de Nederlando, en la provinco Gelderland. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 59 992 loĝantoj sur areo de 176,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 340 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Putten, Ermelo, Apeldoorn, Scherpenzeel, Amersforto, Leusden, Ede, Nijkerk kaj Renswoude.

Loĝlokoj

Loĝantoj je la 
1-a de januaro 2006
Nomo Loĝloko Areo
Barneveld 23.960 28.640
Voorthuizen 8.110 9.710
Kootwijkerbroek 1.810 4.870
Garderen 1.470 2.060
Zwartebroek 800 1.260
Terschuur 750 1.480
Stroe 720 1.500
De Glind 350 630
Kootwijk 130 280
Fonto: CBS

Vilaĝetoj kaj aliaj loĝlokoj: Essen, Esveld, Garderbroek, Harselaar, Kallenbroek, Moorst (parte), Wessel kaj Zeumeren.

Agrikulturo

La nombro da kok(in)oj en la municipo Barneveld estas la plej granda de ĉiuj nederlandaj municipoj, nome 2,9 milionoj en (2004). Pro tio la municipo havas grandan sterkotroaĵon.

Bibliozono

La municipo Barneveld situas en la tielnomata Bibliozono.


Read next

In 48 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article