factograf
EO
Sign in

Barceo

Barceo

Key facts

loĝantaro45
areo21,13km²
estasmunicipo en Hispanio
landoHispanio
ĉefurboBarceo
supermara alteco718m
All data from the card 6
Poŝtkodo
37217
Urbestro
Sara Martin Gil
Loĝantaro
45 (2025)
Loĝdenso
2 loĝ./km²
Alto
718 m
Areo
21,13 km² (2 113 ha)
Muzeo de Barceo.
Muzeo de Barceo.

Barceo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Barceo kaj Barceíno (Barceeto), okupas totalan areon de 21,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Read next

In 36 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article