La birdogenro Balearica (nomita ankaŭ krongruoj) enhavas du vivantajn speciojn en la grufamilio Gruidae: nome la Kronogruo (B. pavonina) kaj la Griza krongruo (B. regulorum).
Tiuj specioj nuntempe vivas nur en Afriko, sude de la Sahara Dezerto, kaj estas la nuraj gruoj kiuj povas nestumi en arboj. Tiu habitato estas tialo por ke oni supozas, ke la relative malgrandaj gruoj de la genro Balearica estas proksime al la tre similaj praaj membroj de Gruidae.
Kiel ĉiuj gruoj, ili manĝas insektojn, reptiliojn, kaj malgrandajn mamulojn.
Taksonomio
La genro Balearica estis kreita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760 kun la nigra krongruo (Balearica pavonina) kiel la tipa specio. La nomo estas derivita el la Latina Baliaricus por "de Balearaj Insuloj".
La grua familio (Gruidae) estas dividita en la subfamilio Gruinae (Gruenoj) de tipaj gruoj kaj la subfamilio Balearicinae (Balearecenoj) de krongruoj.
Nuntempaj specioj
- Kronogruo aŭ Nigra kronogruo, Balearica pavonina; Sahelo kaj Afriko tuj sub Saharo; 0,92 m alta; du subspecioj:
- B. p. pavonina,
- B. p. ceciliae,
- Griza kronogruo, Balearica regulorum; Oriento de Demokratia Respubliko Kongo kaj en Ugando, kaj Angolo suden ĝis Suda Afriko; 0,92 m alta; du subspecioj:
- B. r. gibbericeps
- B. r. regulorum
Fosiliaj registroj
Krongruoj ŝajne estis pli disvastigataj prahistorie. Kompare kun la veraj gruoj, nome la genro Grus, kiuj estis ĉiam oftaj en Holarkto kaj apudaj regionoj, la nuna genro ŝajne havis pli grandan distribuadon ĉe Atlantiko, kun teritorioj en Eŭropo kaj Nordameriko; oni ne konas fosiliajn registrojn de Azio aŭ Sudameriko, ĉar ili ne estis malkovritaj ankoraŭ.
- Balearica rummeli (frua Mioceno de Germanio) – iam Basityto
- Balearica excelsa (frua–meza Mioceno de Francio) – iam Grus kaj Ornithocnemus
- Balearica exigua (Mioceno de Nebrasko)