factograf
EO

Averrhoa bilimbi

Averrhoa bilimbi

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoAverrhoa bilimbi
taksonomia rangospecio

Averrhoa bilimbi aŭ bilimbo estas apud la stelfrukto unu el la specioj el la genro de Averrhoa. Ĝi apartenas al la familio de Oksalidacoj kaj estas indiĝena en Sudorientazio. La arbo estas kultivata tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj.

Priskribo

Habituso kaj fruktoj
Habituso kaj fruktoj
Frukto
Frukto
6 images

Trunko kaj folioj

Bilimbo-arbo atingas altecon ĝis 15 m kaj trunkan diametron de 30 cm. Branĉoj kreskas alten. La folioj staras en faskoj je la fino de la tigoj kaj branĉoj. La tigoj havas dikecon de ĉ. 7 mm kaj estas kovrata de densa, bruneca aŭ flaveca pelton triĥomo.

La kunmetitaj pinataj folioj kreskas ĝis longeco de 65 mm. La folitigoj estas 4 ĝis 13 cm longaj, ĉ. 2,5mm dikaj kaj ne peltaj. Je folio estas 14 ĝis 40 folietoj alternsidaj aŭ preskaŭ kontraŭsidaj. La folilimbo de la folietoj estas 2,5 ĝis 8 cm longa kaj 1,2 ĝis 3 cm larĝa. Ili estas oblongaj, ovoformaj-oblongaj kaj nesimetrie formitaj, je la fino pintaj kaj je la bazo rondigitaj. Ambaŭ flankoj havas fajnan pelton. Kromfolioj estas etaj aŭ mankas.

Floraroj kaj floroj

La floraroj de la bilimboarbo estas cimoj, kiuj staras en la foliakseloj aŭ estas trunkfloraj. Ili ekzistas el 15 ĝis 20 floroj kaj estas fajne peltaj kaj glandece haraj. La brakteoj estas 4 mm longa, la alenforma antaŭfolioj havas longecon de 1,5 ĝis 2 mm. La flortigoj longas 4 ĝis 20mm.

La malgrandaj floroj estas radsemetriaj kaj kvinnombraj. La kvin sepaloj estas ĉe la bazo kunkreskintaj, 1,5 ĝis 2,5 mm longaj, 1,5 ĝis 3 lmm larĝaj kaj ovofomaj ĝis elipsaj, nur unu interna sepalo estas pli longa. Ĉe ambaŭ flankoj estas glandecaj triĥomoj. La ruĝece violkoloraj, liberaj petaloj estas 10 ĝis 20 mm longaj kaj ĉ. 2,5 mm larĝaj. mallarĝe spatelformaj kaj defalas frue.

Ekzistas du cirkloj kun po kvin fertilaj stamenoj, unu en la ekstera cirklo kun malpli longaj (4 mm) kaj la alia en la interna ciklo kun longaj (10 mm) stamenoj. La stiluso estas 7,5 ĝis 12 mm longa kaj la ovario 4 ĝis 7,5 mm longa.

Fruktoj

La fruktoj estas karnecaj beroj kaj longas ĉ. 5 ĝis 10 cm. La diametro estas 3,5 cm. La surfaco estas glata kaj kun 5 kaneloj. Ili havas rondan ĝis kvineĝan kverprofilon.: La beroj estas pli acidaj ol karambolfrukto (Averrhoa carambola).

Utiligado

Pro la acideco ili apenaŭ estas manĝataj freŝe. Nur en Kostariko oni servas la verdajn, krudajn fruktojn al rizo kaj fazeoloj. En Azio la fruktoj estas uzataj por kareo kaj por fari trinkaĵon.

Read next

In 64 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article