factograf
EO
Sign in

Aveno

Aveno

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoAvena
taksonomia rangogenro

Aveno (latine Avena) estas genro de unu, du aŭ plurjaraj herboj (Avena el graminacoj) kun spiketoj, kiuj pendas sur longaj maldikaj pediciloj kaj konsistas el 2-3 floroj ordinare kovritaj per glumoj. Aveno nomiĝas ankaŭ ties grajnoj.

Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro Avena. Sed la nomo estas ambigua: aveno nomiĝas ankaŭ ekzemple Arrhenatherum elatius aŭ Trisetum flavescens, kiuj ne apartenas al la genro Avena.

Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj, ekzemple por avenlakto.

Ordinara aveno (Avena sativa) havas fortikan radikaron, tiel ke ĝi toleras eĉ magran grundon. Ĝi estas planto unujara (vegeta periodo 120-140 tagoj), malofte travintra (vegeta periodo 260-300 tagoj). Ĝi havas kavan, cilindran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunaj kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas ekde la mezo.

Parazitoj

En sia artikolo L'ergot de l'avoine en Algérie 1923 profesoro de Maison carrée L. Ducellier priskribis atakojn de ergotfungo sur avenoj. Avena sterilis kaj Avena fatua estas du gastigantoj. Li observis ergotfungon ankaŭ sur Avena sterilis, Avena barbata kaj Avena abyssinica.

Ĉefaj specioj

Avena fatua
Avena fatua
Avena sativa
Avena sativa
Avena nuda
Avena nuda
Avena sativa
Avena sativa
4 images

Eksteraj ligiloj

Read next

In 84 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article