factograf
EO

Arūnas Poniškaitis

Key facts

naskiĝdato1966-Aŭgusto-01
lernejoPontifika Gregoria Universitato
okupouniversitata instruisto, katolika sacerdoto, katolika episkopo
naskiĝlokoŠakiai
dungintoVytautas-Magnus-Universitato
postenotitulara episkopo

Arūnas Poniškaitis (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1966 en vilaĝo Vyšpiniai (komunumo Šakiai)) estas litova episkopo

Biografio

Arūnas Poniškaitis naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1966 en vilaĝo Vyšpiniai (distrikto Šakiai). En 1984 li finis mezlernejon en Vilkaviškis, militservis en la soveta armeo, dum 1987-1992 studis en Kaŭna Interdioceza Pastra Seminario. La 31an de majo 1992 li akceptis sacerdotan ordinon kaj estis enoficigita kiel vikario en paroĥo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj (urbo Alytus). Li daŭrigis teologiajn studojn en Papa Universitato Gregoriana en Romo, kie en 1997 ricevis licencion de teologio kaj en 2001 akiris sciencan gradon de teologia doktoro. Reveninte en Litovion, li laboris kiel paroĥestro en paroĥo de Sankta Kazimiro en Alytus, dum 2001-2004 okupis oficon de spirita patro en Pastra Seminario de Beatulo Jurgis Matulaitis en Marijampolė, dum 2001-2009 instruis fundamentan teologion en Kaŭna Universitato de Vytautas la Granda. En 2003 Arūnas Poniškaitis estis enoficigita notario en kurion de diocezo Vilkaviškis, kaj en 2004 – ĝeneralvikario de episkopo de Vilkaviškis Rimantas Norvila.

La 5-an de februaro la papo Benedikto la 16-a nomumis mons-ron Arūnas PONIŠKAITIS nova Vilna aŭgzilaro (helpanto de Vilna ĉefepiskopo). Mons-ro Arūnas Poniškaitis estis konsekrita episkopo en Vilna arkikatedralo en la tago de Sankta Kazimiro (la 4an de marto), protektanto de Litovio.

Read next

In 6 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article